Zbečno | |||
municipo | |||
Zbečno el belvidejo Pěnčina. Malantaŭ la rivero Újezd nad Zbečnem, parto de Zbečno, sur ebenaĵo Újezd nad Zbečnem-Pohořelec. | |||
|
|||
Oficiala nomo: Zbečno | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Rakovník | ||
Administra municipo | Křivoklát | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Křivoklata montetaro | ||
Rivero | Berounka | ||
Situo | Zbečno | ||
- alteco | 235 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50° 02′ 31″ N 13° 55′ 14″ O / 50.04194 °N, 13.92056 °O (mapo) | ||
Areo | 15,14 km² (1 514 ha) | ||
Loĝantaro | 604 (2023) | ||
Denseco | 39,89 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1003 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 270 24 | ||
NUTS 3 | CZ020 | ||
NUTS 4 | CZ020C | ||
NUTS 5 | CZ020C 542610 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 4 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
| |||
Vikimedia Komunejo: Zbečno | |||
Retpaĝo: www.obec-zbecno.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio | |||
Zbečno estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Rakovník, en Mezbohemia regiono en valo de rivero Berounka proksimume 15 km sudoriente de Rakovník, 14 km nordokcidente de Beroun kaj 18 km sudokcidente de Kladno. Vivas ĉi tie 604 loĝantoj (2023).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Roztoky, Městečko, Račice, Sýkořice, Lány, Křivoklát kaj Běleč.
Historio
Unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1003 (do nelonge post la unua mencio pri přemyslida burgejo sur Křivoklát). En kroniko de Kosmas la vilaĝo estas menciita en mito pri kníže Krok.
En decembro de la jaro 1100 ĉi tie estis krimita atenco kontraŭ ĉeĥa kníže Břetislav la 2-a, kies preparintoj estis verŝajne membroj de familio Vršovcidoj.
Loĝantaro
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 310 |
1880 | 1 297 |
1890 | 1 256 |
1900 | 1 224 |
1910 | 1 270 |
1921 | 1 242 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 270 |
1950 | 1 327 |
1961 | 846 |
1970 | 734 |
1980 | 586 |
1991 | 472 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 437 |
2014 | 478 |
2016 | 507 |
2017 | 522 |
2018 | 529 |
2019 | 559 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 559 |
2021 | 583 |
2022 | 568 |
2023 | 604 |
Partoj de municipo
Municipo Zbečno konsistas el du partoj sur du samnomataj katastraj teritorioj:
- Zbečno (la maldekstra bordo de Berounka, inkluzive de valo de Štíhlice kaj Klíčava, solejo Novina, belvidejo Pěnčina ktp.)
- Újezd nad Zbečnem (la dekstra bordo de Berounka, inkluzive de fervoja stacio Zbečno kaj haltejo Újezd nad Zbečnem, domaro Pohořelec kaj kabanaj domaroj interne de la kurbiĝo de Berounka)
|