Zazuar | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09490 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 206 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 42′ N, 3° 33′ U (mapo)41.695833333333-3.555Koordinatoj: 41° 42′ N, 3° 33′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 839 m [+] | ||
Areo | 22,579 km² ( 225 7.9 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zazuar [+] | |||
Zazuar estas vilaĝo kaj municipo, kodo-483, en la sudo de la provinco Burgoso, memstara komunumo Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero.
Geografio
Ĝi troviĝas proksime de Roa kaj de Aranda de Duero. Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,8922,579 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 207 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 800 loĝantojn ekde la 1900-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.
Ĝi distas 86 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.
Demografio
1857 | 1860 | 1877 | 1887 | 1940 | 1897 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1991 | 2001 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
878 | 951 | 1.017 | 1.028 | 1.047 | 1.037 | 1.103 | 904 | 931 | 951 | 1.032 | 689 | 469 | 382 | 254 | 245 |
Historio
La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Plej frua mencio estas de 1177.
Aktualo
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Andreo, ekkonstruata dum la 16a jarcento kaj finita post du jarcentoj kaj la ermitejo de Sankta Vitoro.
Festoj
- 2an de julio. Vizitado de la Virgulino al sia kuzino.
- Kultura somero. en aŭgusto ĉiujare.
- 30an de novembro. Sankta Andreo Apostolo, Patrono de la municipo.
Eksteraj ligiloj
- El rincon de Willy Arkivigite je 2008-10-20 per la retarkivo Wayback Machine