Zarza de Tajo | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
| |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Kvenko | ||
Poŝtkodo | 16... | ||
Politiko | |||
Urbestro | Roberto López-Infantes Montenegro | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 302 (2013) | ||
Loĝdenso | 6,61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 1′ N, 3° 8′ U (mapo)40.017777777778-3.1305555555556Koordinatoj: 40° 1′ N, 3° 8′ U (mapo) | ||
Alto | 813 m [+] | ||
Areo | 45,70 km² (4 570 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zarza de Tajo [+] | |||
Zarza de Tajo estas municipo de Hispanio, en la Provinco Kvenko, regiono de Kastilio-Manĉo.
Loĝantoj
La loĝanto nomiĝas zarceño. La censita loĝantaro en 2013 estis de 302 loĝantoj kaj la denseco estas de 3,4 loĝ/km².
Situo
Zarza de Tajo estas situanta en la orienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Kvenka Manĉo en la sudokcidenta parto de la Provinco Kvenko, je altitudo de 813 m; je 93 km el Kvenko, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45.70 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°1′4″N 3°7′50″O.
Historio
En 1171 ĝi estis posedo de la Ordeno de Santiago, kiu reloĝis ĝin, sed en 1223, pro konflikto inter la Arkiepiskopo de Toledo kaj la Episkopo de Kvenko, don García, tiu lasta akiris la lokon La Zarza. Komence de la 16a jarcento ĝis iĝis reĝa posedo, kaj antaŭ 1575 formis parton de la herdo de la Duklando Infantado.
Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Zarza de Tajo, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Zarza de Tajo kie oni falis al la nunaj 300.
Demografio
1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
316 | 278 | 253 | 260 |
Ekonomio
Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.