Zarza de Granadilla | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio | |||
|
| ||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | Cáceres | ||
Poŝtkodo | 10710 | ||
Retpaĝaro | Municipo de Zarza de Granadilla | ||
Politiko | |||
Urbestro | Miguel Ángel González Paniagua (PSOE) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 864 (2009) | ||
Loĝdenso | 13 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 14′ N, 6° 3′ U (mapo)40.238055555556-6.0475Koordinatoj: 40° 14′ N, 6° 3′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 399 m [+] | ||
Areo | 134 km² (13 400 ha) | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zarza de Granadilla [+] | |||
Zarza de Granadilla (Rubusarbo de Granateto) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.
Aktuale ĝi inkludis en sian teritorion la vilaĝon de Granadilla (Cáceres) (Historia-Arta Komplekso) kiu estis senloĝigita por la konstruo de la Akvobaraĵo Gabriel y Galán post 1965.
Loĝantoj
La loĝantoj nomiĝas zarzeños. La censita populacio en 2009 estis de 1.864 loĝantoj.
Situo
Zarza de Granadilla estas situa en la pleja norda parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 399 m; je 115 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 175 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, sed plej proksima urbo estas Plasencia je 32 km. La areo de ties teritorio estas de 134 km².
Ĝi situas inter la valoj de la rivero Alagón kaj de la rivero Ambroz (alfluanto de la unua menciita).
Ekonomio
Agrikulturo (40%) kaj brutobredado (20%). La industrio kaj konstruado okupas 15% de la laborpopulacio, dum la resta 25% okupiĝas je Servoj.
La agrikulturo produktas ĉefe cerealojn kaj paŝtejojn, kun malgrandaj areoj de olivarbaro. Pri agrikulturo de irigacio, tabako kaj papriko samegale estas majoritataj kultivoj.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de Zarza de Granadilla Arkivigite je 2015-02-15 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de Zarza de Granadilla Arkivigite je 2009-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Retejo de Zarza de Granadilla ĉe Projekto pri Teknologiigo de la regiono
- Vetero en Zarza de Granadilla
- Listo de entreprenoj de Zarza de Granadilla Arkivigite je 2010-10-05 per la retarkivo Wayback Machine
- Municiparo Trasierra - Tierras de Granadilla