Zarza Capilla
municipo en Hispanio
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06611
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 297  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 48′ N,  9′ U (mapo)38.8069891-5.1573802Koordinatoj: 38° 48′ N,  9′ U (mapo) [+]
Alto 579 m [+]
Areo 92 km² (9200 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zarza Capilla (Ekstremaduro)
Zarza Capilla (Ekstremaduro)
DEC
Zarza Capilla
Zarza Capilla
situo en Ekstremaduro
Zarza Capilla (Hispanio)
Zarza Capilla (Hispanio)
DEC
Zarza Capilla
Zarza Capilla
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zarza Capilla [+]

Zarza Capilla [kaPIja] (Rubuso-Kapelo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 297 loĝantoj sur areo de 92 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 loĝantoj/km².

La loĝantoj nomiĝas zarceños.

Situo

Zarza Capilla estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto La Serena, je altitudo de 579 m; je 201 km de Badajoz, provinca ĉefurbo, je 138 km de Mérida, la regiona ĉefurbo, je 45 km de Castuera, la plej proksima urbo kaj je 306 km de Madrido, la ŝtata ĉefurbo. Plej proksime estas Peñalsordo kaj Capilla. La surfaco de ties teritorio estas de 92 km².

La vilaĝoe estas en montara medio de kie oni kontrolas ankaŭ stepojn kaj humidejojn pro la Akvorezervejo de La Serena kun pli da 3.000 Hm³.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado (ŝafoj).

Populacio

La populacio estas dividita en du kvartaloj: Zarza Capilla Vieja (Malnova) ĉe la deklivo de la montaro kaj Zarza Capilla Nueva en la ebenaĵo.

Historio

Oni trovis restaĵojn de antaŭromiaj, romiaj kaj arabaj setlejoj. Oni konas malmulte pri la mezepoka origino de la vilaĝo, sed oni supozas, ke ĝi fondiĝis en 1280 kiam prenis la nomon de Zarza pro la arbusto (rubuso) kiu ekzistis en la centro de la vilaĝo ĉe fonto kaj Capilla ĉar ĝi integriĝis en la ŝtato de Capilla. Post la Reconquista la historio de la loko ligiĝas al la najbara Capilla al kies jurisdikcio apartenis ĝis la 19a jarcento. La Hispana Enlanda Milito ege damaĝis la vilaĝon kaj eĉ oni konstruis post la fino de la milito la kvartalon Zarza Capilla Nueva, kiel nova setlejo de la vilaĝo, sed parto de la populacio restis en la alia setlejo.

Gravuloj

Estas konataj ne nur en la regiono, sed en la tuta Hispanio la fratoj Muñoz kiuj formas la muzikgrupon nome Estopa.

Eksteraj ligiloj


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.