Biologia klasado | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||
Subgenroj kaj specioj | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Nigraj kakatuoj aŭ Kaliptorinkoj (Calyptorhynchus) estas genro de kakatuoj kiu formas sian propran subfamilion Calyptorhynchinae en la familio de kakatuedoj. La genro estis unue priskribita fare de la franca naturalisto Anselme Gaëtan Desmarest en 1826,[1] kaj enhavas 5 speciojn de plejparte nigraj kakatuoj, kiuj diferencatas laŭ grando kaj ankaŭ laŭ formo kaj loko de ruĝaj, grizaj aŭ flavaj makuloj en siaj plumaroj.
Esploroj de gena fragmento 12S de mitoĥondria DNA sugestis ke la genro Calyptorhynchus plej parencas al aliaj sekse duformaj kakatuoj, nome la fimbria kalocefalo kaj la nimfiko.[2] Tamen postaj studoj de pluaj genoj montris ke fimbria kalocefalo pli rilatas al galaho kaj la grupo de blankaj kakatuoj, dum nimfiko formas la trian apartan subfamilion en kakatua familio.[3]
Laŭ koloroj kaj notebleco de seksa duformismo nigrajn kakatuojn oni disigas je du subgenroj, nome Calyptorhynchus kaj Zanda.
Taksonomio
La termino Calyptorhynchus estis konstruita el du radikoj de la antikva greka nome καλυπτο [kalypto] kiu signifas "kaŝitan, ŝirmitan" kaj ρυγχος [rynĥos] kiu signifas "bekon". Por seksallogi kakatuinon, la maskloj starigas la plumojn de siaj kresto kaj vangoj, ĝis kovri sian bekon, kaj de tie venas la scienca nomo.
Calyptorhynchus banksii estas la tipa specio de la genro.
Laŭ la klasigo de Brown kaj Toft aperinta en 1999[4], base sur analizo de la sekvencoj de la mitokondria DNA kaj de ARN ribosomika 12S, la Nimfiko estas la plej proksima parenco de la genro kaj la Kaliptorinko de Latham, la plej proksima specio al tiu.
La kakatuoj de la subgenro Calyptorhynchus estas distingeblaj pro sia pli grava seksa duformismo kaj la krialvokoj de la junuloj: unu estas petega ŝriko, kaj la alia estas voĉo kiam la animalo englutas sian manĝon.[5][6]
Specioj
Estas kvin specioj, nome la jenaj:
- Calyptorhynchus
- Calyptorhynchus banksii
- Calyptorhynchus lathami
- Zanda
- Calyptorhynchus funereus
- Calyptorhynchus latirostris
- Calyptorhynchus baudinii
Subgenro | Bildo | Scienca nomo | Komuna nomo | Subspecioj | Distribuo |
---|---|---|---|---|---|
Calyptorhynchus - nigra-ruĝaj kakatuoj | Calyptorhynchus (Calyptorhynchus) banksii | Kaliptorinko de Banks |
|
Aŭstralio | |
Calyptorhynchus (Calyptorhynchus) lathami | Kaliptorinko de Latham |
|
eosta Aŭstralio | ||
Zanda - nigra-flavaj kaj nigra-blankaj kakatuoj | Calyptorhynchus (Zanda) funereus | Funebra kaliptorinko |
|
sud-eosta Aŭstralio | |
Calyptorhynchus (Zanda) latirostris | Larĝbeka kaliptorinko | sud-uesta Aŭstralio | |||
Calyptorhynchus (Zanda) baudinii | Kaliptorinko de Baudin | sud-uesta Aŭstralio | |||
Referencoj
- ↑ Desmarest, Anselme Gaëtan. (1826) “Parrots”, Dictionnaire des Sciences Naturelles dans lequel on traite méthodiquement des différens êtres de la nature... 39 (PEROQ–PHOQ) (france). Strasbourg: F.G. Levrault, p. 21, 117. OCLC 4345179.
- ↑ (1999) “Molecular systematics and biogeography of the cockatoos (Psittaciformes: Cacatuidae)”, Auk 116 (1), p. 141–157. doi:10.2307/4089461.
- ↑ (2011) “The evolutionary history of cockatoos (Aves: Psittaciformes: Cacatuidae)”, Molecular Phylogenetics and Evolution 59 (3), p. 615–622. doi:10.1016/j.ympev.2011.03.011.
- ↑ Brown, David M, Toft, Catherine A, «Molecular systematics and biogeography of the Cockatoos (Psittaciformes: Cacatuidae)», The Auk, vol. 16, no 1, 1999, p. 141-157.
- ↑ (en) J Courtney, «The juvenile food-begging calls, food-swallowing vocalisation and begging postures in Australian Cockatoos», Australian Bird Watcher, vol. 16, 1996, p. 236-49
- ↑ (en) Forshaw J.M., « Cacatoès de Banks ou cacatoès banksien », Revue Oiseaux Exotiques, vol. 322, 2007, p. 42-53.
- ↑ Higgins, P.J.. (1999) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds. Volume 4: Parrots to Dollarbird. Melbourne: Oxford University Press, p. 76. ISBN 978-0-19-553071-1.