Zamenhofa Artista Adeptaro estis amatora teatra trupo. Fondis ĝin fine de 1911 kaj gvidis la rusa verkisto kaj poeto Vasilij Devjatnin dum lia periodo en Parizo.

Ili prezentis la teatraĵon "La Urso" de Anton P. Ĉeĥov dum la 8-a UK en Krakovo kun tri rolantoj el tri landoj : ruso V. N. DEVJATNIN. anglino F. L. Adela SCHÄFER, turko R. RIFAAT. Laŭ revuo Esperanto 1912 p. 232 la prezento okazis dum familia vesperfesto en la festhalo de le Arkitektura Ekspozicio merkrede.


Supozeble R. Rifaat estas la turko "Romano" kiu marŝis kun Devjatnin de Parizo al Krakovo dum julio kaj aŭgusto 1912 (Propaganda piedvojaĝo).

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.