Zakopane | ||
pole: Zakopane | ||
urbo | ||
Zakopane nokte | ||
|
||
Oficiala nomo: Zakopane | ||
Lando | Pollando | |
---|---|---|
Provinco | Malgrandpollanda Provinco | |
Distrikto | Distrikto Tatrzański | |
Komunumo | Komunumo Zakopane (urba tipo) | |
Montaro | Tatroj | |
Riveroj | Zakopianka, Bystra | |
Situo | Zakopane | |
- koordinatoj | 49° 18′ 00″ N 19° 57′ 00″ O / 49.30000 °N, 19.95000 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 2 301 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 750 m s. m. | |
Areo | 84,26 km² (8 426 ha) | |
Loĝantaro | 26 737 (31.12.2009) | |
Denseco | 317,32 loĝ./km² | |
Fondo | 1578 | |
- urbaj rajtoj | 1933 | |
Urbestro | Janusz Majcher | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 34-500 ĝis 34-504 | |
Telefona antaŭkodo | (+48) 18 | |
Aŭtokodoj | KTT | |
TERYT | 2121617011 | |
Adreso de ofico | ul. Kościuszki 13 34-500 Zakopane | |
Retpoŝto al ofico | office@um.zakopane.pl | |
Telefono de ofico | 18 201-40-31 | |
Situo enkadre de Pollando
| ||
Situo enkadre de Tatroj
| ||
Vikimedia Komunejo: Zakopane | ||
Retpaĝo: www.zakopane.eu | ||
Portalo pri Pollando | ||
Zakopane estas malgranda urbo en Malgrandopolio en la suda parto de Pollando apud la pola-slovaka landlimo. Ĝi apartenas al distrikto Tatrzański. Ĝi estas la ĉefa centro de turisma trafiko kaj vivo en Tatra-montaro. Ĝi havas 30 mil loĝantojn.
Turismo
Ĝi estas multnombre vizitata ne nur de la polaj, sed ankaŭ de eksterlandaj turistoj. La freŝa aero plibonigas onian sanon kaj admirindaj pejzaĝoj ĝojigos oniajn okulojn. Oni povas viziti belajn valojn kaj montojn en Tatra Nacia Parko kaj ekvidi tie unikajn plantojn (krokusojn, anemonojn, edelvejsojn) kaj bestojn (ekz. ĉamojn kaj marmotojn, ursojn).
Zakopane posedas unikan arkitekturon, kiun aliloke oni ne trovas. En la urbo troviĝas multaj antikvecaj objektoj de regiona ligna konstruado laŭ la t.n. Zakopane-stilo: deklivaj tegmentoj kaj ornamitaj flankoj. Sur la stratoj de la urbo oni povas vidi loĝantojn en tradiciaj montaranaj vestoj kaj gustumi lokajn specjalaĵojn - "Oscypek" (ŝafa fromaĝo), "Grule" (bakitaj terpomoj kun saŭco) kaj ŝafaĵon. Aŭskulteblas ankaŭ specifa, vigla popolmuziko de la regiono.
La plej proksimaj internaciaj flughavenoj troviĝas en Poprado / Slovakio (proksimume 70 km de Zakopane) kaj en Krakovo / Pollando (proksimume 110 km de la urbo). Plej facile estas veturi al Zakopane el Krakovo, el kiu eblas kapti pli malpli 60 trafikligojn tage (trajne aŭ buse).
Dua Mondmilito
7.12.1939: En la urbo okazis konferenco de Gestapo kaj NKVD pri kontraŭbatalo de la pola subtera movado.
Famuloj
Esperanto en Zakopane
En Zakopane mortis la fama pola poeto Julian Tuwim, kiu estis esperantisto. Pri la urbo li skribis al sia filino: Montojn omaĝu, filino, suprojn montĉenajn, / Neĝojn ensune bolantajn, Tatrajn aŭrorojn, / Nubojn serene blindumajn, bluojn serenajn, / Tagojn zakopaneajn, altojn kaj forojn! (Tradukis Andreo Rajski)
En la jaro 2005 en tiu urbo okazis Internacia Junulara Kongreso. Homoj vojaĝantaj al Zakopane el UK en Vilno, povis veturi tra Varsovio. Estas rekta trajno de Vilniuso al Varsovio kaj ankaŭ rektaj busoj. De Varsovio al Zakopane estas kelkaj rektaj trajnoj kaj busoj.
En Zakopane multfoje okazis Ago-Semajno - Esperanto-renkontiĝo organizata de Pola Esperanto Junularo kaj klubo Varsovia Vento. Jarŝanĝe de 2009/2010 tie okazis la 1-a JES.
Fotaro
- Zakopane vintre, vido de aviadilo
Ĝemelaj urboj
- Saint-Dié-des-Vosges (Francio)
- Poprad, (Slovakio)
- Siegen, (Germanio)
- Sopot, (Pollando)
- Vysoké Tatry,(Ĉeĥio)
Eksteraj ligiloj
- esperantlingvaj informoj pri Zakopane Arkivigite je 2016-10-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Zakopane ICT Arkivigite je 2017-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Zakopane