Parto de serio |
Kredo kaj praktikoj |
Unueco de Dio |
Ĉefaj personecoj |
Mohamedo |
Tekstoj kaj leĝoj |
Branĉoj de islamo |
Sunaismo |
Sociopolitikaj aspektoj |
Arto • Arkitekturo |
Vidu ankaŭ |
Vortareto de islamaj nocioj |
Zakato venas el araba vorto (زَكَاة /zakāt/). Ĝi konsistas el deviga religia almozo kaj estas unu el la pilieroj de Islamo por sunaistoj sed ankaŭ ŝijaistoj.
Islamanoj devas kalkuli ĉiun lunan jaron tiun sumon kaj doni ĝin favore al la plej malriĉaj samreligianoj de la lando, konvertiĝintaj religianoj, vojaĝantoj. La pagenda sumo estas tradicie 2,5%[1] de jenaj havaĵoj: financaj posedaĵoj (mono, valormetaloj, bankaj deponoj), rikoltoj kaj brutaro.
Historie, en islamaj landoj, la ŝtatoj responsis pri kolekto kaj disdonado de zakato. Nuntempe, kelkaj landoj daŭre kolektas zakaton sed plejparto lasas religianoj mem zorgi pri tio.
Zakato kaj almozo en la Korano
Kelkaj citaĵoj el la Korano[2][3] pri almozo:
- II, 110: "Kaj levu la preĝon kaj donu almozojn; la bonon, kiun vi faras, vi retrovos ĉe Alaho. Vere Alaho vidas, kion vi faras."
- XIX, 31: "kaj Li igis min benata, kie ajn mi estas, kaj Li ordonis al mi la preĝon kaj la almozdonadon dum mia tuta vivo"
- XIX, 55: "Li ordonis al sia gento preĝi kaj almozdoni kaj li estis agrabla al sia Sinjoro."
- XXI, 73: "kaj Ni faris ilin estroj, por ke ili gvidu laŭ Nia ordono, kaj Ni sendis al ili la revelacion, ke ili agu bone kaj levu la preĝon kaj donu almozojn kaj adoru nur Nin"
- XXIII, 1-6: "Certe prosperos la kredantoj, kiuj humiligas en siaj preĝoj, kiuj evitas la vanajn paroladojn, kiuj almozdonas, kiuj moderigas siajn pasiojn, krom kun siaj edzinoj aŭ kun tiuj, kiujn posedas ilia dekstra mano, ĉar tiukaze ili ne estas riproĉindaj."
- XXVII, 2-3: "gvidilo kaj bona novaĵo por la kredantoj, kiuj levas la preĝon kaj disdonas almozojn kaj firme fidas je la vivo venonta."