Zahorí | |
---|---|
Informoj | |
Zahorí [saoRI] aŭ koboldo zahorí (hispane duende zahorí) estas koboldo de la kantabra mitologio.
Malsame al aliaj koboldoj de la kantabra mitologio, ĝi ne ŝerceme mokas homojn. Oni nomas ĝin ankaŭ mirakla serĉisto aŭ koboldo de perditaĵoj ĉar oni vokas ĝin kiam oni perdis ion.
![]() |
|
Se la vokinto estas bonulo, la koboldo rapide venas por atente aŭskulti priskribon de la perdita objekto kaj tuj faras signon pri alira vojo por, ke oni akompanu ĝin. Ĝi refoje faras ĉirkaŭiron serĉante la objekton. Se ĝi notas, ke la vokinto tuj malpacienciĝas, la koboldo malaperas, sole trovas la objekton kaj donas ĝin al homo, kiu necesas ĝin (ofte malriĉulo).
Priskribo
Ĝi estas eta kaj bruna koboldo. Ties nazo estas longa kaj akrapinta. Ties okuloj estas grandaj kaj nigraj kaj ties haroj estas blondaj. Ĝi parolas per raŭka voĉo, kvazaŭ kolera, sed ververe ĝi estas tre gaja kaj ties rido estas daŭra kaj afabla. Ĝi kutime portas ruĝan ŝafo-felan jakon kaj ofte hastas ien kaj tien.