Zagrebo | |||
kroate Zagreb, hungare Zágráb, germane Agram, itale Zagabria | |||
urbo | |||
|
|||
Oficiala nomo: Zagreb | |||
Ŝtato | Kroatio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Zagreba provinco | ||
Distrikto | Zagrebo | ||
Historiaj regionoj | Aŭstrio-Hungario, Reĝando SKS, Jugoslavio | ||
Montaro | Medvednica | ||
Rivero | Sava | ||
Situo | Zagrebo | ||
- alteco | 158 m s. m. | ||
- koordinatoj | 45° 49′ 00″ N 15° 59′ 20″ O / 45.81667 °N, 15.98889 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 1 035 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 122 m s. m. | ||
Areo | 641,355 km² (64 135,5 ha) | ||
Loĝantaro | 779 145 (2001) | ||
Denseco | 1 214,84 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1094 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 1000 | ||
Telefona antaŭkodo | +385-(0)1 | ||
Aŭtokodoj | ZG | ||
Situo enkadre de Eŭropo
| |||
Situo enkadre de Kroatio
| |||
Vikimedia Komunejo: Zagreb | |||
Retpaĝo: www.zagreb.hr | |||
Zagrebo (kroate Zagreb, germane Agram, hungare Zágráb, latine Zagrabia aŭ Agranum) estas la ĉefurbo de Kroatio kun 800.000 loĝantoj. Zagrebo estas kultura, ekonomia, politika kaj administra centro de Kroatio. Ĝi estas la sidejo de parlamento, de prezidanto kaj de registaro de Kroatio[1].
Geografio
- klimato: kontinenta,
- averaĝa somera temperaturo: 20 C,
- averaĝa vintra temperaturo: 1 C
Ĝi situas en la nordokcidenta parto de la lando en la valo de rivero Sava kaj sube de la montaro Medvednica.
La Arĥeologia Muzeo konservas la Zagreban mumion, kiu estis kovrita per la plej longa teksto en etruska lingvo.
Blazono
Sur verda monto estas per arĝent-blanka valo fortikigita urbo kun tri turetoj kun malfermita or-flava pordo. Supre maldesktre estas or-flava sespinta stelom supre dekstre arĝent-blanka kreskanta lunarko[2].
Historio
Dum la romianoj estis urbo Andautonia. En 1103 Ladislao la 1-a (Hungario) fondis episkopejon. Dum la turkoj la fronto estis proksime, la ĉefurbo provizore ĉesis. La urbo prosperis en la 19-a j.c. Tie estis soldato Petőfi. La urbo iĝis ĉefepiskopejo en 1852. Tiutempe konstruiĝis fervojo inter Budapeŝto-Rijeka tra Zagrebo.
Edukado
En Zagrebo estas 137 bazlernejoj, 102 mezlernejoj kaj unu universitato. La universitato estas plej malnova en Kroatio. Hodiaŭ havas 31 fakultatojn[3].
Transporto
Publika transporto
Zagrebo havas relative vastan sistemon de publika transporto. Kvankam metroo certe taŭgus, ĝis nun estas en urbo nur tramoj kaj busoj. Krome estas ankaŭ unu funikularo. Pri publika transporto zorgas kompanio Zagrebački električni tramvaj. Bileto por tuta tago (valida ĝis la kvara horo de sekva tago) kostas 25 kunaoj.[4] Preskaŭ ĉiuj tramoj kaj busoj havas bluan koloron.
Trama transporto
Kun Osijek estas Zagrebo unusola urbo en Kroatio, kie veturas tramoj. En Zagrebo estas trakŝpuro 1 000 mm. Hodiaŭ estas 15 tagaj linioj kaj kvar noktaj linioj (tiuj veturas de noktomezo ĝis la kvara horo matene). Floto de tramoj estas riĉa. En Zagrebo veturas tramoj de iama Ĉeĥoslovakio, ekz. Tatra T4, Tatra KT4, sed ankaŭ de Germanio, konkrete de Mannheim. Temas pri en naŭdekaj jaroj aĉetitaj 35 Düwag GT-6 (sed ili estis venditaj kiel jam uzitaj tramoj!). Trama transporto estis finfine plibonigita en jaro 1997 per aĉeto de kroataj tramoj TMK 2100. En jaro 2005 ekuziĝis novaj, komplete malaltplankaj tramoj de konsorcio Crotram. Hodiaŭ veturas en Zagrebo 70 da tramoj de Crotram. Ili havas teknikan nomon TMK 2200. Ili estas 32 metrojn longaj kaj en unu tramo povas veturi eĉ 200 homoj. De la 23a decembro 2009 ekuziĝis ankaŭ pli mallonga versio de TMK 2200, kun teknika nomo TMK 2300. Ili estas 11 metrojn longaj kaj en unu tiu ĉi tramo povas veturi 130 homoj.
Busa transporto
Rolo de busoj en Zagrebo estas ĉefe veturigi homojn de lokoj, kien ne veturas tramoj, al ŝanĝostacio, de kie oni jam povas uzi tramon. Plej multe da buslinioj veturas de ŝanĝostacioj Črnomerec, Glavni Kolodvor kaj de Savski most.
Funikularo
La funikularo inter du historiaj partoj de Zagrebo - Donji a Gorni grad (Malsupra kaj Supra urbo) mezuras nur 66 metroj kaj ĝi estas la plej mallonga funikularo en la mondo. Ankaŭ tial veturo per ĝi daŭras nur 64 sekundoj. Kvankam ĝia signifo nuntempe estas ĉefe por turistoj, en komenco temis pri grava kaj rapida transportilo, kiu konektis du partojn de urbo (Supra urbo tiam estis grava administra loko en Zagrebo). Ĝi komencis veturi je la 8a oktobro 1890. [5]
Trajna transporto
Ĉefa stacio (kroate Zagrebački Glavni kolodvor) de trajnoj situas en urbcentro. Krome estas ankaŭ Zapadni kolodvor (Okcidenta stacidomo). Zagrebo havas bonan trajnkonekton kun aliaj urboj en Eŭropo. Du foje dum tago estas direkta trajno al Vieno, ses foje tage estas trajna konekto al Ljubljano. Zagrebo havas ankaŭ unu tagan kaj unu noktan trajnojn al Sarajevo. Tiu taga trajno daŭre veturas tra Bosnio kaj Hercegovino al Ploče (tiu urbo estas denove en Kroatio). Du foje dum tago veturas ankaŭ trajnoj al Budapeŝto. Nokta trajno estas ankaŭ al Venecio. Krome, eblas ankaŭ veturi al Bratislavo (sed ne temas pri direkta trajno, nur pri unu vagono; simile kiel vagono dum somera sezono en trajno de Prago). Estas ankaŭ kvar trajnoj tage al Beogrado. En ŝtatinterna trajna transporto ne mankas bona konekto al Rijeko, Karlovac, Osijek aŭ Split (kvin foje dum tago).
Aŭta kaj busa transporto
De Zagrebo ne estas problemo uzi aŭtostradon al suda parto de lando, ekz. al Split. Ankaŭ bona konekto estas al najbaraj landoj. Per buso eblas veturi al urboj en Italio kaj en Slovenio. Unufoje dum semajno estas ankaŭ busa konekto kun ĉefurbo de Ĉeĥio, Prago.
Fluga transporto
10 kilometroj de Zagrebo situas la plej granda flughaveno en Kroatio. Ĝia nomo estas kroate Zračna luka Zagreb aŭ Zračna luka Pleso (flughaveno Zagrebo).
Vidindaj aferoj
- Etnografia muzeo de Zagrebo
- Katedralo de Zagrebo
- Kirko Sankta Katarino
- Kirko Sankta Marko
- Mirogoj-tombejo
- Nacia kaj universitata biblioteko Zagrebo
- statuo de reĝo Tomislav antaŭ la ĉefa stacidomo
Famuloj
- en Zagrebo naskiĝis kaj mortis:
- fizikisto, pastro Josip Franjo Domin
- geologo kaj paleontologo Dragutin Gorjanović-Kramberger
- juristo Imre Domin
- en Zagrebo naskiĝis:
- Anna Baar, verkistino germanlingva
- astronomo Xavér Ferenc Bruna
- banuso Nikola Tomašić
- Wendelin Schmidt-Dengler, aŭstra literaturhistoriisto kaj germanisto
- hungara botanikisto Lajos Timár
- hungara ministro Károly Olt
- hungara historiisto Gyula Pauler
- hungara kuracisto Béla Machik
- hungara matematikisto Béla Gyires
- hungara ina oficiro Mária Lebstück
- hungara orientalisto Tibor Halasi Kun
- hungara tradukisto Nándor Szávai
- en Zagrebo mortis:
- kroatia hungara geografo András Bognár
- inventisto Franjo Hanaman
- kanoniko Maksimilijan Ćolić
- kardinalo, unua ĉefepiskopo de Zagrebo György Haulik
- episkopoj de Zagrebo Márton Borkovics kaj Péter Petretics
- politikisto Stjepan Kovačević
- Antun Radić, etnologo
- verkisto Ervin Sinkó
Esperanto en Zagrebo
En Zagrebo estas kelkaj esperantaj societoj, unu el ili estas Studenta Esperanta Klubo[6]. La Unuiĝo de Zagrebaj Esperantistoj (UZE) estas Esperanto-asocio fondita la 12-an de decembro 2007 en Zagrebo. Ĝi eldonas la revuon Zagreba Esperantisto.
Kongresoj
- Jam du fojoj en Zagrebo estis Universala Kongreso de Esperanto, 38-a UK 1953 kaj 86-a UK 2001.
- En 1988 la Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazis en Zagrebo.
- En 2005 okazis la 78a kongreso de SAT.
- En julio 2011 kongresis la katolikaj esperantistoj en la kroatia ĉefurbo.
Zagrebaj esperantistoj
Partneraj urboj
Referencoj
- ↑ http://www.zagreb.hr/default.aspx?id=1125
- ↑ http://www.zagreb.hr/default.aspx?id=2019
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-02-22. Alirita 2010-04-10.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-09-26. Alirita 2010-07-22.
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-08-22. Alirita 2010-07-24.
- ↑ Studentoj kunvenas ĉiuvendrede je la 20.00 en Mislavova 11/IV. Informoj haveblas ĉe http://www.sek.hr
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-07. Alirita 2010-07-21.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Zagrebo en retgazeto Nia Mondo
- infoj: http://www.zagreb-touristinfo.hr
|