Zacharovce, hungare Zeherje estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Zacharovce | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Banská Bystrica | ||
Distrikto | Rimavská Sobota | ||
Poŝtkodo | 979 01 | ||
Aŭtokodo | RS | ||
Telefonkodo | ++421-47-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 385 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 58 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°25′00″N 20°03′00″O / 48.416667°N, 20.05°O (mapo) Koordinatoj: 48°25′00″N 20°03′00″O / 48.416667°N, 20.05°O (mapo) | ||
Alto | 304 m s.m. | ||
Areo | 7 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Zacharovce [+] | |||
Geografio
Zacharovce situas laŭ traira flankovojo. Rimavská Sobota troviĝas je 4 km-oj.
Historio
La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1320 en formo "Zeharie". En 1828 loĝis tie 262 vilaĝanoj en 35 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Zeherje 363 homoj, (354 hungaroj, 9 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko. Inter 1938-1945 Zeherje rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Inter 1976-1990 la municipo estis en Rimavská Sobota. Ekde 1993 Zacharovce apartenas al Slovakio. En 2001 vivis tie 413 homoj, (267 slovakoj, 81 hungaroj, 60 ciganoj).
Vidindaĵoj
- kalvinana gotika preĝejo el la 15-a jarcento, en la 19-a jarcento ĝi trakonstruiĝis
Eksteraj ligiloj
Fontoj
- Hungara Vikipedio