Zabrze | |||||
germane: ĝis 1915 same Zabrze kaj poste ĝis 1945 Hindenburg | |||||
|
| ||||
Flago | Blazono | ||||
| |||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Zabrza | ||||
Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Urbo kun rajtoj de distrikto | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 3487000 (Górnośląskie Zagłębie Węglowe (GZW)) | ||||
Fondita en | 13-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1-a de oktobro 1922 | ||||
Koordinatoj | 50° 18′ N, 18° 47′ O (mapo)50.318.783333333333Koordinatoj: 50° 18′ N, 18° 47′ O (mapo) | ||||
Areo | 80,47 km² | ||||
Loĝantaro | 183943 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 2 363 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | od 41-800 do 41-820 | ||||
Telefona antaŭkodo | 032 | ||||
Aŭtokodo | SZ | ||||
TERYT | 247801 1 | ||||
Estro | Małgorzata Mańka-Szulik | ||||
Titolo de estro | Prezidanto | ||||
Adreso de estraro | ul. Powstańców Śląskich 5-7 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@um.zabrze.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 41-800 | ||||
Telefono de estraro | 032 373 33 00 | ||||
Poŝto de estraro | umz@um.zabrze.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Germanio) Essen (Usono) Hazleton (Rusio) Kaliningrado (Svedio) Lund (Ĉeĥio) Opava (Ukrainio) Rivno (Germanio) Sangerhausen (Francio) Seclin (Danio) Sønderborg (Slovakio) Trnava | ||||
Komunuma retejo | http://www.zabrze.pl/ | ||||
Zabrze (1915-1946 Hindenburg) - urbo en Silezia Provinco de Pollando. Ĝi estas urbo kun rajtoj de distrikto apud la eŭropa ŝoseo 40. Unu el centroj de la kunurbaĵo de Supra Silezio.
Situo
La urbo troviĝas en la sud-okcidenta parto de Pollando, super la riveroj Kłodnica kaj Bytomka en Suprasilezia Ĉirkaŭejo Industria (GOP). Laŭ statistikaj donitaĵoj fine de 2014 estis 177 188 loĝantoj (malkreska tendenco) kaj la surfaco el la komenco de 2010 egalis al 80,40 km².
La urbo najbaras kun la urboj Bytom, Gliwice, Ruda Śląska kaj distrikto Gliwice, distrikto Tarnowskie Góry.
Konindaj personoj
- Jerzy Buzek
- Władysław Turowicz
- Krystian Zimerman
- Janosch (naskiĝis 1931 tie), germana ilustristo kaj verkisto de (ĉefe) porinfana literaturo, ekde 2011 honora civitano
Partneraj urboj
- Sangerhausen, Germanio (1983)
- Seclin, Francio (1987)
- Lund, Svedio (1990)
- Trnava, Slovakio (1995)
- Kaliningrado, Rusio (1998)
- Rivno, Ukrainio (2001)
- Zahlé, Libano (2007)
- Rotherham, Anglio
- Essen, Germanio (2012)
Interesaĵoj
24.01.1945: Eniro de Ruĝa Armeo, bruligo de kvartalo Zandke kune kun preĝejo Sankta Spirito,februare komeniĝis deporto de 8700 personoj al gulagoj en Sovetunio. La 19-an de marto sub pola komunista administrado.
27.11.1947: Dua soveta okupado de Pollando: en Zabrze estis arestita subkolonelo Łukasz Ciepliński, soldato de la dummilita Asocio de Armita Batalado kaj komandanto de la postmilita Asocio Libero kaj Sendependo, ekzekutita post falsa akuzo kaj 3-jaraj kruelaj torturoj sub kontrolo de NKVD en 1951
Esperanto-movado
Danke al la fervoraj penadoj de d-ro Lazarek en 1910 fondiĝis Esperanto-grupo kun 40 membroj. D-ro Lazarek fariĝis prezidanto de la nova societo, la kunvenoj okazis ĉiumerkrede en la gastejo „Stadler”.
En la tagoj 26-28-a de majo 2018 okazis Kongreso de Polaj esperantistoj.