Zabar estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, Distrikto Salgótarján.
![](../I/Zabari_r%C3%B3mai_katolikus_templom_01.jpg.webp)
Katolika preĝejo de Zabar
Bazaj informoj
- Areo: 18 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.1402/20.0571
- Loĝantaro: 570
- Poŝtkodo: 3124
- Telefonprefikso: 32
Situo
Zabar situas sur malebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, fine de tre mallonga sakovojo. Salgótarján kaj Ózd troviĝas po 24, Borsodnádasd 18, Bátonyterenye 29 km-ojn.
Historio
La loko estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio pri Zabar devenis el 1332 en formo "Sobur". En la19-a jarcento germanoj kaj slovakoj avenis. Post Traktato de Trianon Zabar trovis sin apud al la nova landlimo. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla principe senkontrole.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, interretejo de 2004, benzinejo.
Vidindaĵoj
- katolika romanika Preĝejo Patrono de Hungaroj (Zabar) el la 13-a jarcento, post 2 jarcentoj gotikiĝis, en 1932 pligrandigita
- nobeldomo de 1725, ekde 1814 paroĥo
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.