ẓāʾ | |||
---|---|---|---|
Izolite | Fine | Interne | Komence |
ﻅ | ـﻆ | ـﻈ | ﻇ |
La ẓāʾ (arabe ﻇﺎء, ẓāʾ) estas la deksepa litero de la araba alfabeto. En la klasika araba reprezentas la fonemon /ðˁ/ aŭ /zˁ/.[1] Tiele ĝi reprezentas sonon frikativan, alveolaran kaj voĉan.
En la abjad-numeraloj havas la valoron de 900, kvankam en Magrebo kutimas havi la valoron de 800.[2]
Historio
Ĝi estas unu de la ses literoj de la araba alfabeto kiuj aldoniĝis al la 22 hereditaj de la fenica alfabeto (la aliaj estas ṯāʾ, dāl, ḍād, ḏāl kaj ġayn) kaj ĝi estas, esence, varianto de la ṭāʾ.
Referencoj
- ↑ Corriente, Federico. (1980) “Lección 1.ª: Fonología”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 19–2. ISBN 84-7472-017-6.
- ↑ Corriente, Federico. (1980) “Lección 3.ª: Grafonomía”, Gramática árabe (hispane). Madrido: Instituto hispano-árabe de cultura. Ministerio de Cultura, p. 41–51. ISBN 84-7472-017-6.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.