Zăbala [zəbala] (hungare Zabola) estas komunumo en Rumanio laŭ la rivereto de Zăbala sude de Târgu Secuiesc. Apartenas al la komunumo la vilaĝoj: Pava, Peteni, Surcea, Tamaşfalău.
Loĝantaro
En 1910 Zabola havis 3 166 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 3 555 (hungaroj, rumanoj).
Historio
Ĝia unua mencio skribe estas en 1466. Ĝi estis sikula vilaĝo en Orbai-seĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Zabola apartenis al Hungario, (Háromszék). En ĝia kalvinana preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno kun 98 kasonoj faritaj de nekonata artisto. La kasonoj en la navo kaj super la sanktejo estis faritaj en 1772.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Ĝemelkomunumo
Renomaj personoj
- Dóra Aczél (n. 1985): diplomitulino pri filozofio, reta taglibristino, aŭtoro Arkivigite je 2011-10-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Jenő Mihály Bartos (*1-a de majo 1945): pentristo, docento en Iaşi.Portfolio
- Miklós Fejér (*30-a de novembro 1913 - Kluĵo, 8-a de majo 2002): instruisto pri la hungara kaj franca lingvoj, lernolibroredaktoro.
- József Kovács (? 1732 - Nagyenyed, 5-a de junio 1795): reformita eklezia kaj naturscienca verkisto.
- János Mikes, grafo (27-a de junio 1876 – Répceszentgyörgy, 28-a de marto 1945): romia katolika episkopo, titolita arkiepiskpo.
- Kelemen Mikes, grafo (1820 – Sibio, 21-a de januaro 1849): bienulo, transilvania reformpolitikisto, heroo de revolucio kaj liberecbatolo en 1848–1849.
- Imre Mikó grafo: historiisto, politikisto.
- Ferenc Pozsony (*16-a de aprilo 1955): etnografo, universitata profesoro.
- Zsolna Ugron (Kluĵo, n. 1978): verkistino loĝanta en tiu vilaĝo
Eksteraj ligiloj
- Retejo de vilaĝo en angla linvo Arkivigite je 2012-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback MachineFotoj.
- Mapo de distrikto Arkivigite je 2006-11-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Fizografia mapo de distrikto Arkivigite je 2006-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.