Zéphirin Jégard | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aŭgusto 1935 (88-jaraĝa) en Grâce-Uzel |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Zéphirin Jégard[1], alinomita Zef Jégard[2] (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1935 en Bretonio) estas franca esperantisto kiu loĝas en Yffiniac (Bretonio, Francio)[3].
Lia emo por biciklado instigis lin por kelkaj grandegaj iradoj tra la mondo. Tio farigas lin transkontinenta vojaĝulo, oftege sola kontraŭ la streĉo.
En 2000, li biciklis inter Bretonio kaj Ulan-Ude (Burjatio, Rusio).
En 2001, li vojaĝis inter Islamabado (Pakistano) kaj Vladivostoko (Rusio). Tiu 9 000 kilometra trairado verkiĝis en la libro Avo biciklas ĉirkaŭ la mondo, esperantigita de Jean-Pierre Ducloyer.
En 2004, li sukcesis bicikli de Brest ĉe Atlantiko al Vladivostoko ĉe Pacifiko en rekorda tempo de 66 tagoj por la 13850 kilometroj.
Referencoj
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 27: Miaj biciklaj aventuroj pluas verkita de Zéphirin Jégard.
- ↑ laŭ la nomo sur librokovrilo (arkivigite en julio 2017)
- ↑ Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/10, paĝo 26: Miaj biciklaj aventuroj pluas verkita de Zéphirin Jégard.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.