Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Zálší
Zálší
germane Salasch
municipo
Akvomuelejo Betlém, teĥnika memorindaĵo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Zálší
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rojo Betlémský potoj
Situo Zálší
 - alteco 297 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 54″ N 16° 14′ 33″ O / 49.96500 °N, 16.24250 °O / 49.96500; 16.24250 (mapo)
Areo 7,72 km² (772 ha)
Loĝantaro 240 (2023)
Denseco 31,09 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581216
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zálší (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.obeczalsi.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Zálší (germane Salasch) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondumita pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Tichá Orlice, 7 km oriente de la urbo Vysoké Mýto, ĉe la ŝoseo n-ro 317 inter Choceň kaj Litomyšl 5 km sude de Choceň. Vivas ĉi tie 240 loĝantoj (2023).

Historio

Origina vilaĝo estis fondita ĉirkaŭ la duono de 13-a jarcento aŭ iom pli frue. Unue nomo de la vilaĝo estas skribita en fonda akto de monaĥejo Zbraslav, per kiu reĝo Venceslao la 2-a al ĝi la vilaĝon donacas. Nomo de la vilaĝo rememoras, ke ĝi estis fondita en "záolší", (malantaŭ la alnoj). Oni povas konkludi, ke jam en tiu tempo la teritorio estis akvoriĉa, ĉar alnoj prefere kreskas en malsekaj grundoj. Pli malfrue la vilaĝo fariĝis parto de la sinjorejo Litomyšl kaj tiu ĝi restis ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1850.

En la jaro 1976 estis al komunumo Zálší alligita vilaĝo Nořín, kiu situas 1,5 km de Zálší.

En junio 2007 okazis en Zálší en Ĉeĥio la dua apero de viruso t.n. birda gripo, verŝajne per transporto el proksima (3,5 km) vilaĝo Tisová.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869405
1880426
1890420
1900406
1910398
1921404
JaroLoĝantoj
1930349
1950269
1961272
1970262
1980256
1991255
JaroLoĝantoj
2001236
2014229
2016225
2017228
2018230
2019229
JaroLoĝantoj
2020238
2021234
2022230
2023240

Partoj de municipo

  • Zálší
  • Nořín

Vidindaĵoj

Fiŝlagoj

Okcidente da la vilaĝo troviĝas kelkaj fiŝlagoj, kiujn ĉi tie fondis familiaro Thurn-Taxis. La plej granda nomiĝas "Velký zálešský" (Granda de Zálší) kaj ĝia areo estas 55,91 ha, malpli granda estas la fiŝlago "Lačnov" kun areo 15,72 ha.

Malnova akvomuelejo

Okcidente de Zálší ĉe la rivereto Betlémský potok troviĝas malnova akvomuelejo Betlém, teĥnika memorindaĵo de la dua kategorio.

Pluaj fotoj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.