Yves-Thibault de Silguy | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Yves-Thibault de Silguy | |||||
Naskiĝo | 22-an de julio 1948 (75-jaraĝa) en Renno | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Alma mater | Nacia Lernejo pri Administrado • Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Universitato de Rennes vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | entreprenisto • politikisto • advokato vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Yves-Thibault de SILGUY (naskiĝis la 22-an de junio 1948 en Rennes) estas franca politikisto. Li interalie estis membro de la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakojn ekonomiaj kaj monaj aferoj.
Li estas membro de la komitato de du pensfabrikoj, tiu de la franca instituto de internaciaj rilatoj[1], kaj tiu de La Amikoj de Eŭropo. Li ankaŭ estas prezidento de la komitato de Instituto de Parizo de Teknologio por Vivaĵaj, Manĝaĵaj kaj Mediaj Sciencoj kaj partoprenas en la komitato de la konsilantoj de la revuo Politique internationale.
Referencoj
- ↑ ifri. Arkivita el la originalo je 2009-10-09. Alirita 2009-12-31.
|
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.