Junulino en yukata en Kioto, Japanio
Yukata
Yukata

Yukata (japane  () (かた), litere "banvesto") estas japana vorto por malpeza kimono, kiun portas kaj viroj kaj virinoj.

Historio

Yukata devenas de yukatabira, malpeza vestaĵo el lino, kiun oni portis ĉe saŭno. Kiam banoj iĝis pli popularaj, la kotona yukata anstataŭis la yukatabira-n.

Nuntempe

Ekde la 1990-aj jaroj jaroj, yukata estas portata kiel simpla, facila kaj ĉiutaga varianto de la pli multekosta kaj pli malfacile metota kimono, post banado en hoteloj, dum festivaloj kaj piroteknikaĵoj aŭ kiel noktovesto.

Eco

Yukata estas farita el kotono kun rektaj kudreraroj kaj larĝaj manikoj. La unuaj yukata-oj estis koloritaj de indigo, sed nuntempe oni trovas ilin kun multaj koloroj. La sama regulo kiel por kimono valoras: ju pli juna la portanto, des pli brilaj kaj helaj la koloroj. Infano portos bunte printitan yukata-on, juna virino florprintaĵon, dum pli aĝa virino preferos malhelbluan kun geometriaj desegnoj.

Eroj de yukata estas:

  • okumi: la vertikala fronta ŝtofbando, ambaŭflanke de la malfermo, de la kolo ĝis la malsupro de la yukata
  • furi: vertikala fendo en la manikoj ĉeaksele ĉe inaj yukata-oj
  • obio: zono

Portado

Ne evidentas ĝuste porti yukata-on. La maldekstra flanko de la yukata estu super la dekstra flanko (evitu porti ĝin alimaniere, ĉar nur mortintoj dum funebro portas la dekstran flankon super la maldekstra). La obio estas uzita por malhelpi malfermon de la yukata, kiam oni portas ĝin publike aŭ laŭ veterkondiĉoj.

Inter viroj la plej komuna publiko uzo de yukata, estas tiu de sumo-batalantoj. De sumo-komencantoj oni postulas porton de yukata kiam ili troviĝas en publikaj lokoj, senrigarde la veteron aŭ la sezonon. Dum somero ĉiuj batalantoj kutime portas ĝin.

Kaj viroj kaj virinoj ofte portas yukata-on en tradiciaj japanaj gastejoj, ryokan, ĉefe en tiuj, kiuj havas proprajn varmakvajn banejojn. Post alveno, homoj ofte tuj ŝanĝas vestaĵojn por porti la yukata-on disponebligita de la gastejo. Multaj uzas ĝin por promeni ekstere, iri al publikaj banejoj, kaj eĉ por matenmanĝi aŭ vespermanĝi en tradicia komuna manĝejo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.