Kaŭabata Jasunari | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
川端 康成 | |||||
Naskiĝo | 11-an de junio 1899 en Osako, Japana Imperio | ||||
Morto | 16-an de aprilo 1972 (72-jaraĝa) en Zushi, Gubernio Kanagaŭa, Japanio | ||||
Mortis pro | sinmortigo vd | ||||
Religio | budhismo vd | ||||
Etno | japanoj vd | ||||
Lingvoj | japana vd | ||||
Loĝloko | Toyokawa • Kamakura vd | ||||
Ŝtataneco | Japanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tokio vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Hideko Kawabata vd | ||||
Parencoj | Kaori Kawabata vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • scenaristo • poeto vd | ||||
Laborkampo | literaturo vd | ||||
Aktiva en | Japanio vd | ||||
Aktiva dum | 1924– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The Dancing Girl of Izu ❦ Snow Country ❦ Thousand Cranes ❦ The Old Capital ❦ The House of the Sleeping Beauties ❦ The Sound of the Mountain vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
KAŬABATA Jasunari, ankaŭ kiel Yasunari Kawabata (japane
Kawabata estas la unua japano kaj tria aziano, persono de azio, (post Rabindranath Tagore kaj S.J. Agnon) kiu gajnis la Nobelpremion por Literaturo.
Vivo
Kawabata estis filo de kuracisto. Kiam li havis tri jarojn, ambaŭ gepatroj jam mortis kaj li ekloĝis ĉe la avino. En 1917 Kawabata ekstudis en la 1-a altlernejo (nun Universitato de Tokio). Dum siaj studentaj jaroj li vojaĝis al Izu (duoninsulo). Surbaze de la vojaĝo li ekaperis en la literatura mondo per Izu no odoriko (Dancistino de Izu) en 1927. En 1920, li ekstudis en Tokia Universitato, en sekcio de anglalingva literaturo. En sekvinta jaro li transiĝis en sekcion de japanlingva literaturo. En 1924 li diplomiĝis.
En 1937 aperis lia romano Yukiguni (Neĝa lando), frosta rakonto de amrilato inter tokia riĉulo kaj provinca gejŝo en fora varmfonta urbeto. Per Yukiguni Kawabata fariĝis unu el la ĉefaj verkistoj de Japanio kaj la romano tuj fariĝis klasika. Senbazuru (Mil gruoj) daŭrigis iujn temojn de Yukiguni.
Aldone al lia literatura verkado, Kawbata ankaŭ estis raportisto por la ĉiutaga gazeto Mainichi Shinbun ((毎日新聞) en Osako kaj Tokio. Lia sperto de la eventoj de la dua mondmilito, kaj la perdo de amatoj en infanaĝo, multe influis lin kaj lian verkadon.
En 1968, li akiris premion Nobel de Literaturo.
Li sinmortigis en 1972 sen testamento. Pri tiu ĉi temo estis elmetitaj kelkaj teorioj, kiuj interalie estis grava malsano aŭ la efiko de la sinmortigo de Mishima Yukio, kiu kaŭzis grandan polemikon en Japanio, sed la manko de skriba klarigo pri liaj motivoj postlasis la misteron ĉirkaŭ lia foriro.
En la jaro 1995 la libana verkisto Raŝid ad-Daif skribis romanon Azizi as-sayyid Kawabata (Kara sinjoro Kawabata). En tiu romano la heroo skribas sian viv-konfeson al Kawabata.
Verkoj
- Izu no odoriko (japane
伊豆 の踊子 , "Dancistino de Izu") - Yukiguni (japane
雪 国 , "Neĝa lando", 1937) - Senbazuru (japane
千 羽鶴 , "Mil gruoj", 1949-52) - Yama no oto (japane
山 の音 , "La sono de la monto", 1949-54) - Nemureru bizyo (japane
眠 れる美女 , "Dormanta belulino", 1960) - Koto (japane
古都 , "La malnova metropolo", 1961) - Utsukushisa to kanashimi to (japane 美しさと悲しみと, "Beleco kaj tristeco", 1965)
- Mizuumi (japane みづうみ, "La Lago", 1954)
- Meizin (japane
名人 , "La mastro de goo", (1972)
En Esperanto aperis
- Neĝa lando (雪国) Tradukis Konisi Gaku. 118 paĝoj. (Serio Oriento-Okcidento 11.)
- 1-a eldono. Tokio: Japana Esperanto-Instituto, 1971.
- 2-a, reviziita eldono. Tokio: Libroteko Tokio, 1992.
- Dancistino de Izu (伊豆の踊子) Tradukis Konisi Gaku, aperinta en "El Japana Literaturo": Japana Esperanto-Instituto, 1965.
|