Xu Daorong | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1939 |
Morto | 30-an de novembro 2013 (74-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Popola Respubliko Ĉinio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Xu Daorong (1940-2014), plumnome Ikso estis ĉina esperantisto, docento, studdirektoro de magistriĝaj studentoj kaj redaktoro, eseisto en multaj ĉinaj gazetoj, tradukisto el la angla, germana kaj rusa en la ĉinan. Li publikigis kelkajn librojn ĉefe pri muziko. Li esperantistiĝis en 1956. Li estis honorita per Belartaj Konkursoj en 1979. Li verkis poemojn, kelkaj el kiuj estis publikigitaj en Movado, El Popola Ĉinio, Heroldo de Esperanto kaj Beletra Almanako.
Verkoj
- Xu Daorong (Ikso): El "Fabloj" de Ikso (Moko de Forkuranta Soldato; Drakamanto; Ĉeno de Embuskoj; Timo de Vosthavuloj; Nur Tigro; Instruo de Unueco). Beletra Almanako (26), junio 2016. pp. 43-47.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.