Valerius Gouthouvius
(1577–1636)
Batavia Illustrata estis verko publikigita en 1685 de Gouthouvius kune kun Simon van Leeuwen
Batavia Illustrata estis verko publikigita en 1685 de Gouthouvius kune kun Simon van Leeuwen
Persona informo
Naskiĝo 6-a de septembro 1577
en Dordrecht,  Nederlando
Morto majo 1636
en Dordrecht,  Nederlando
Alma mater Latina Lernejo de Kolonjo
Universitato de Loveno
Profesio
Okupo historiisto vd

Wouter van Goudhoeven (1577–1636) estis nederlanda historiisto, antikvaĵisto, genealogiisto, kronikisto, kaj filo de Arend Bartouts (m. en la 10-a de aprilo 1622) kaj ties edzino Machteld Schrevel, filino de Schrevel Ockers (1512-1559). En la 9-a de majo 1614 li edziĝis al Maria van Bemont, 21-jara, kun kiu li havis kvin gefilojn.

En 1620, kune kun la eldonisto Peter Verhaghen, li publikigis la kronikon pri la historio de Nederlando sub la titolo D'oude Chronijcke ende Historien van Holland, kiun li plenigis per genealogio de la noblaj familioj el Nederlando. El liaj leteroj kun la historiisto Arnoldus Buchelius oni lernas ke liaj unuaj studjaroj estis tre malfacilaj. En 1618, li skribis al Buchelius parolante pri la malfacila tasko je korektado de lia Kroniko pri Nederlando.

Selektitaj publikaĵoj

Literaturo

Vidu ankaŭ


This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.