Wolfgang Vulpius
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1896 (1896-11-30)
en Vajmaro
Morto 30-an de novembro 1977 (1977-11-30) (81-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko vd
Partio Nacisocialisma Germana Laborista Partio vd
Profesio
Okupo literatursciencisto aŭtoro germanisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj

Wolfgang VULPIUS (naskiĝinta la 27-an de novembro 1897 en Vajmaro, mortinta la 4-an de julio 1978) estis germana literaturscienculo kaj verkisto.

Vivo

Vulpius estis la prapranepo de la verkisto kaj bibliotekisto Christian August Vulpius, kies fratino Christiane estis ekde 1806 la edzino de Johann Wolfgang von Goethe. Lia patro estis la kuracisto Walther Vulpius.[1]

Wolfgang Vulpius trapasis la abiturientan ekzamenon ĉe Schiller-gimnazio en Vajmaro.[2] Li iĝis tuj post la studoj instruisto je Hildburghausen. Post reveno elmilite en 1945 li iĝis kunlaboranto de esplorejoj pri Vajmara klasikismo (Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der klassischen deutschen Literatur in Weimar).

Graveco

Vulpius meritis en la klarigo de la Vajmara humanismo kaj transdonoj de ties ideoj.[3] Ekde 1949 li skribis la verkon Christiane: Lebenskunst und Menschlichkeit in Goethes Ehe. Sekve ankaŭ Christiane von Goethe la unuan fojon traktitis kiel memstara persono. Stiftung Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur (kiun posteulis la nuna Klassik Stiftung Weimar) dediĉis al li en 1957 festolibron, okaze de la 60-a datreveno naskiĝtaga.[4]

Verkoj

  • Christiane: Lebenskunst und Menschlichkeit in Goethes Ehe, Weimar 1953.
  • Goethe in Thüringen : Stätten seines Lebens und Wirkens, Rudolstadt 1955.
  • kun Wolfgang Huschke: Park um Weimar, Weimar 1958.
  • Walther Wolfgang von Goethe und der Nachlaß seines Großvaters : aus archivalischen Quellen, Weimar 1963.
  • Der Goethepark in Weimar, Weimar 1975.

Referencoj

  1. informoj ĉe bundesarchiv.de
  2. Erhard Naake, Helmut Wundke: Von der Realschule zum Friedrich-Schiller Gymnasium Weimar. Verein der Freunde und Förderer des Friedrich-Schiller-Gymnasiums Weimar e.V., Weimar 2005.
  3. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, ISBN 978-3-7400-0807-9, p. 473.
  4. Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur (eld.): Festschrift für Wolfgang Vulpius zu seinem 60. Geburtstag am 27. November 1957, Weimar 1957.

Literaturo

  • Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur (eld.): Festschrift für Wolfgang Vulpius zu seinem 60. Geburtstag am 27. November 1957, Weimar 1957.
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.