Wolfgang Stammberger | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wolfgang Stammberger | |||||
Naskiĝo | 14-an de julio 1920 en Coburg | ||||
Morto | 1-an de majo 1982 (61-jaraĝa) en Coburg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato Frederiko Aleksandro Erlangeno-Nurenbergo vd | ||||
Partio | Libera Demokrata Partio • Socialdemokratia Partio de Germanio vd | ||||
Familio | |||||
Parencoj | Sabine Leutheusser-Schnarrenberger vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato vd | ||||
Aktiva en | Bonno vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wolfgang Stammberger (14 julio 1920 - 1 majo 1982) estis germana juristo kaj politikisto. Li oficis kiel germana Justicministro de 1961 ĝis 1962. Laŭ revuo Esperanto de januaro 1963 li estis "entuziasma" Esperanto-parolanto[1].
Li naskiĝis en la distrikto Coburg, Bavario. Liaj studoj estis interrompitaj fare de la 2-a Mondmilito; li tamen sukcesis poste akiri sian gradon de doktoreco en la Universitato de Erlangen. Li iĝis membro de la germana federacia parlamento ("Bundestag") en 1953, kaj tenis sian sidlokon ĝis 1969. En 1964, li ŝanĝis de la Libera Demokratia Partio (Freie Demokratische Partei) al la Socialdemokrata Partio. Inter 1970 kaj 1978, li estis urbestro de la distrikto Coburg.
Lia nevino, Sabine Leutheusser-Schnarrenberger, poste ankaŭ oficis kiel justicministro.
Foto
Referencoj
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2003-05-07. Alirita 2003-05-07.