Wolfgang Ambros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1952 (72-jaraĝa) en Wolfsgraben |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Waidring |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Infanoj | 3 |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro • komponisto |
TTT | |
Retejo | http://www.wolfgangambros.at |
Wolfgang AMBROS [VOLFgang AMbros] (naskiĝinta la 19-an de marto 1952 en Wolfsgraben, Malsupra Aŭstrio) estas aŭstra kantaŭtoro kaj rok/pop-muzikisto.
1971 li unue fuoris kun sia socikritika muzikaĵo Da Hofa, kantita en viena dialekto ([da HOfa], altgermane Der Hofer, La Hofer - Hofer estas kutima germandevena familia nomo). En la stilo de Ödön von Horváth la teksto rakontas pri la trovigo de ĉekomence nekonata mortigito en loĝdom-bloko sociala. Estas sarkasme priskribite kiel la teruro de la najbaroj ŝanĝiĝas al linĉemo ("Ja murdis Hofer, de la 20-a domo, li ja aspektadas suspekta"). Nur la domzorgistino klarigas, ke la kadavro certe estas Hofer mem. Tiu ĉi kanto fariĝis unu el la plej bazaj verkoj de la tiel nomata Aŭstro-Pop.
Ankaŭ lia muzikaĵo Tagwache ([TAgwaĥe], "Tag-gardistoj!" militara vek-alvoko ĉiumatena) famiĝis malgraŭ bojkotita de aŭstraj radio-stacioj pro la kritika enhavo. Wolfgang Ambros ne nur interpretis vien-dialekte kantojn de la folkmuzikisto Bob Dylan kaj de Tom Waits, sed ankaŭ malnovajn verkojn de la "klasika" viena popola muziko (Wienerlieder) (tekst-ekzemplo: "Per ĉiu nova glaso da vino, vi fariĝas pli kaj pli bela ino"). En la 1980-aj jaroj li kunverkis kun la mondkonata aŭstra artisto André Heller. Regule Wolfgang Ambros kunverkis kun la aliaj tri eminentaj reprezentantoj de la Aŭstro-Pop Reinhard Fenrich kaj Georg Danzer, ĝis la morto de la lastnomita. En julio 2007 Ambros, Dzikowski kaj reĝisoro Rudi Dolezal estis premiitaj por la DVD "Ambros Pur!" per Ora disko.
Verkoj
Studio-diskoj
- 1972: Alles Andere Zählt Net Mehr
- 1973: Eigenheiten
- 1976: Es Lebe Der Zentralfriedhof
- 1976: 19 Class A Numbers
- 1977: Hoffnungslos
- 1978: Wie Im Schlaf (Kantoj de Bob Dylan - Kantitaj de W. Ambros)
- 1979: Nie Und Nimmer
- 1980: Weiß Wie Schnee
- 1981: Selbstbewusst
- 1983: Der Letzte Tanz
- 1984: Der Sinn Des Lebens
- 1985: No. 13
- 1987: Gewitter
- 1989: Mann Und Frau
- 1990: Stille Glut
- 1992: Äquator
- 1994: Wasserfall
- 1996: Verwahrlost Aber Frei
- 1999: Voom Voom Vanilla Camera
- 2000: Nach Mir Die Sintflut - Ambros singt Waits
- 2003: Namenlos
- 2005: Der Alte Sünder - Ambros Singt Moser (Kantoj de Hans Moser kantitaj kun la Ambassade Orchester Wien)
- 2006: Steh Grod
- 2007: Die 2te - Ambros Singt Moser (Pli da kantoj de Hans Moser)
Koncert-diskoj
- 1979: Live ...auf ana langen finstern Strassn
- 1983: Ambros + Fendrich Open Air
- 1986: Selected Live
- 1987: Gala Concert
- 1991: Watzmann Live
- 1997: Verwahrlost Aber Live
- 2002: Hoffnungslos Selbstbewusst
- 2007: Ambros Pur!
Unuopaĵoj
|
|
Sondramoj
- 1973: Fäustling
- 1974: Der Watzmann ruft
- 1978: Schaffnerlos (Die letzte Fahrt des Schaffners Fritz Knottek)
- 1981: Augustin (Eine Geschichte aus Wien)