Wojciechów | |||
| |||
vilaĝo en Pollando | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Wojciechowa | ||
Provinco | Malsupra Silezio | ||
Distrikto | Distrikto Lwówecki | ||
Komunumo | Komunumo Lubomierz | ||
Koordinatoj | 51° 0′ N, 15° 34′ O (mapo)50.99722222222215.5625Koordinatoj: 51° 0′ N, 15° 34′ O (mapo) | ||
Alto super la marnivelo | 360-410 m | ||
Poŝtkodo | 59-623 | ||
Telefona antaŭkodo | 075 | ||
Aŭtokodo | DLW | ||
Titolo de estro | vilaĝestro | ||
Wojciechów [elparolu: vojcieĥuv] estas vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en izera montetaro ĉe rivero Oldza.
La unua priskribo pri Wojciechów devenas el la jaro 1305. Ĝis la jaro 1945 ĝi nomiĝis Ullersdorf. La vilaĝo hodiaŭ daŭre havas mezepokan strukturon de domoj. Centre de la vilaĝo troviĝas el la 15-a jarcento preĝejo patronata de “Sankta Bartolomeo”. Ĝi estis radikale alikonstruita en la jaroj 1786-89 en baroka stilo. Ĝi estas ununava konstruaĵo kun turo de suda flanko. Ene troviĝas tri barokaj altaroj, ŝtona baptujo el 1788, oleopentraĵoj de “Vojo de la Kruco” el la dua duono de la 18-a jarcento, kaj en sakristio malfruegotika, ligna skulptaĵo de “Madono kun Infano”. Krome de preĝejo en Wojciechów troviĝas la 30 da pentaj krucoj kaj kolonaj kapeletoj el la 18-a jarcento kaj la 19-a jarcento.
- Preĝejo patronata de sankta Bartolomeo.
- Ĉevoja kolona kapeleto.
- Penta kruco.
Bibliografio kaj fontaĵo
- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
- http://www.lubomierz.pl/ (pole)
- Wojciechów (powiat lwówecki) (pole)
- Turisma mapo: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)
|