Wleń | |||
germane: Lähn | |||
| |||
Blazono | |||
| |||
urbo | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Wlenia | ||
Provinco | Malsupra Silezio | ||
Distrikto | Distrikto Lwówek | ||
Komunumo | Komunumo Wleń | ||
Speco de komunumo | Urbo-kampa | ||
Urborajtoj | La 12-an de februaro 1214 | ||
Koordinatoj | 51° 1′ N, 15° 40′ O (mapo)51.01666666666715.670555555556Koordinatoj: 51° 1′ N, 15° 40′ O (mapo) | ||
Alto super la marnivelo | 240 m | ||
Areo | 7,18 km² | ||
Loĝantaro | 1630 (en 2021) | ||
Loĝdenso | 226 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 59-610 | ||
Telefona antaŭkodo | 075 | ||
Aŭtokodo | DLW | ||
TERYT | 5020112054 | ||
Estro | Bogdan Mościcki | ||
Titolo de estro | Urbestro | ||
Adreso de estraro | pl. Bohaterów Nysy 7 | ||
Poŝtkodo de estraro | 59-610 | ||
Telefono de estraro | 075 713-64-38 | ||
Fakso de estraro | 075 713-64-38 | ||
Poŝto de estraro | burmistrz@wlen.pl | ||
Komunuma retejo | http://www.wlen.pl | ||
Wleń [elparolu: vlen] (germane Lähn ĝis 1945) estas urbo en distrikto Lwówek Śląski en Malsupra Silezio en Pollando. Fine de 2021 en la urbo vivis 1 630 loĝantoj sur areo de 7,22 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 226 loĝantoj/km². Ĝi estas sidejo de urbo-kampa komunumo Wleń. La urbo situas ĉe la rivero Bóbr (Bobel) kaj ĝia alfluo Wierzbnik [elparolu vieĵbnik], piede de Kaĉava montetaro (pole Góry Kaczawskie; [elparolu guri kaĉavskie]).
La urba nomo: Velen, Vlan aŭ Vlean devenas de malnovpola vorto vel, kiu signifas “humida”, “malseka”.
Historio
Komenca historio de Wleń kunligiĝas kun setlado de slava tribo Bobrzanie [elparolu: bobĵanie].
Politika historio de la urbo estas kunligita kun ĝia aparteno al kvar ŝtatoj. Komence ĝi apartenis al la polaj piastidoj. Tiamaniere estis ĝis la jaro 1392, kiam post morto de Agnesa de Habsburgoj, vidvino post la princo Bolko la 2-a Mały, la Svidna-Javoria princlando transdependiĝis al “Ĉeĥa Krono”, al Luksemburgia dinastio. En 1526 jaro la Silezio troviĝis sub regado de Habsburgoj. En 1740 sekve de sileziaj militoj ĝi troviĝis en Prusio. Kaj denove revenis al Pollando en 1945, post la dua mondmilito.
La setlejo komencis vive disvolviĝi en turnopunkto de la 10 kaj 11 jarcentoj. La setlejo estis kunligita kun kastelo, kiu troviĝis sur bazalta, alta monto. La pola princo Bolesław la 3-a Krzywousty ekestigis ĉi tie sidejon de kasteldistrikto (en 1155 skribis pri ĉi tio buleo de papo Adriano la 4-a. La rango “kasteldistrikto” farigis la kastelon fortreso, en kiu regis anstataŭ princo - kastelmastro. La kastelmastro estris pri kasteldistrikta tereno kaj pri kasteldistrikta loĝantaro.
Silezia princo Henryk la 1-a Brodaty en 1214 donis urborajton al la setlejo tiam nomita “Brzozowo” (esperante: “Betulo” – nun sur la urba blazono). La princo restadis ĉi tie de 1201 kun sia edzino Hedviga (kiu poste estiĝis sanktulino, patronanta al Silezio). Kiel skribas kronikoj, la princino Hedviga ekamis la ĉirkaŭaĵon pro tio, ke ĝi estis simila al ŝia hejma Bavario.
Jaroj 1278–1368 estis periodo de intensa evoluo por la urbo. La Wleń ricevis multajn privilegioj, kiel: prenado de traira dogano, rajto al komercado de salo kaj drapo, stampado de propra monero kaj mejloprivilegio (en 1359). Konataj estis foiroj en ”cindraj merkredoj” kaj komerco de kolomboj. La kolomboj estis tiel multenombraj, ke en la jaro 1501 ili kaŭzis malbonan rikolton, ĉar ili formanĝis semadon de ĉirkaŭaj agroj.
Ĉi-tio estis regada tempo de sileziaj princoj: Bolko la 1-a Surowy, Bernard Świdnicki, Henryk la 1-a Jaworski kaj Bolko la 2-a Opolski. En la urbo ekestis publikdestinitaj konstruaĵoj kiel: la urbodomo, bandomo, ekestisis domoj de riĉaj urbaj patricioj. En 1392 post morto de princino Anna Svidna-Javoria, Wleń transdependiĝis al la “Ĉeĥa Krono”.
Sekva periodo estis tempo de malrapida malevoluo de la urbo. Kialoj estis: manko de remparo, malkapablaj regadoj de sekvaj urbaj mastroj kaj oftaj inundoj. La inundoj estis la plej dolorigaj. En 1702 la inundo atingis la predikejon en la preĝejo kaj en la 1804 – duajn etaĝojn. Sume inundoj okazis pli ol 70-foje (lasta inundo estis en 1997). Alia kaŭzo de la urba falado estis tio, ke rapide evoluis proksimaj urboj: Jelenia Góra kaj Lwówek Śląski. Ĉi tiuj urboj dominis en ĉi tiu regiono pro komerco kaj metio. En sekvaj jaroj grave ruinigis la urbon religiaj movadoj, epidemioj, oftaj inundoj kaj incendioj. En 1429 la urbon bruligis husanoj. Poste okazis oftaj atakoj de rabistoj. Dum la tridekjara milito la urbon restadis kaj trairis armeoj de Rusio, Aŭstrio kaj Svedio. Post la sileziaj militoj 1740–63, kiuj grande detruigis la urbon kaj malmultigis la urbanojn, Wleń kune kun Silezio aparteniĝis al Prusio.
Grandaj kontribucioj premegis la loĝantaron dum Napoleon-aj militoj. En la jaro 1809 denove Wleń ricevis urborajton, sed jam 15-a de aŭgusto 1809 la tuta urbo estis bruligita kaj detruita dum la batalo inter la napoleon-a kaj prusa armeoj.
Denove en 1813, dum la batalo ĉe rivero Bóbr, inter la Napoleon-a armeo kaj militistaro de generalo Kajzerow, la urbo estis preskaŭ komplete forbruligita.
De la jaro 1815 815 restintaj urbanoj komencis rekonstruadon. Ekestis fabrikoj: de sigelvakso, alumetoj, tapiŝoj kaj horloĝoj. Funkciis lernejo por horloĝistoj, kaj de 1873 pedagogia liceo. Fine de la 19-a jarcento, pro bona loka klimato Wleń estiĝis kuraca kaj ripoza loko. La urbon komencis viziti somerferianoj. En 1893 komencis funkcii sanatorio, kiu ĝis nun komplezas interalie per hidroterapio. En 1908 ekestis fervoja ligo ĝis Lwówek Śląski kaj Jelenia Góra. Fine de la dua mondmilito, la 8-an - 9-an de majo 1945 la Sovetunia Armeo okupis la urbon. Dank al Jalta konferenco ĉi-tiu parto de Silezio kune kun la urbo Wleń aparteniĝis al Pollando. Fine de la julio 1945 venis al Wleń unua parto de rehejmigo de la polaj transloĝuloj el oriento.
Kronologio de la eventoj
- 1108 – la pola princo Bolesław la 3-a Krzywousty fuĝinte de sia duonfrato Zbigniew, kaŝiĝis en kastelo Wleń. Li plukonstruis ĝin. Li starigis novajn ŝtonajn konsrtuaĵojn, la alta masonita remparo ĉirkaŭis la fortreson.
- 1155 – la buleo de papo Adriano la 4-a skribis pri kasteldistrikto nomata “vlan”.
- 1163 – la Silezio estis disdividita en partojn, kastelo apartenis al princo Bolesław la 1-a Wysoki.
- 1202 – en la kastelo ekloĝis silezia princo Henryk la 1-a Brodaty kun sia edzino Hedviga.
- 1210 – la kastelo ekestis proprietaĵo de Henryk la 1-a Brodaty.
- 1210-14 – rapida evoluo de la setlejo laŭ germana modelo. Estis venigitaj germanaj setlintoj, francaj komercistoj kaj metiistoj.
- La 12-a de februaro 1214 - la setlejo ricevis la urborajton laŭ magdeburga juro, ricevis nomon “Leen” kaj blazonon – betulo sur fono de princa mantelo.
- 1232 – konstruado de la preĝejo sur la kastela monto.
- 1256 – la pola piastida princo Bolesław la 2-a Rogatka (Łysy) [elparolu: bolesŭav rogatka (ŭisi)] malliberigis en kastela turo vroclavan episkopon Tomaso’n, de kiu postulis ŝanĝon de ricevitan dekonaĵon de naturaĵa formo al mona formo. La episkopo estis liberigita post la pago de granda elaĉetmono.
- La 9-a de aŭgusto 1277 – buleo de papo Inocento la 5-a skribis pri fortreso Wleń.
- 1278 – la princo Bolesław la 2-a Rogatka malliberigis sian nevon Henryk la 4-a Probus por devigi lin al rezigno pri parto de sia havaĵo. Li estis liberigita post kiam li rezignis pri rajto al urbo Mirsk.
- 1368 – princino Agnieszka edzino de la princo Bolko la 2-a Mały feŭde donis fortreson al membroj de kavalira familio von Zedlitz.
- 1390 – forbrulis la preĝejo sur kastela monto.
- La 14-a jarcento – judoj venis al la urbo.
- 1428 – husanoj senrezultate sieĝis la fortikaĵon kaj bruligis la urbon.
- 1440-45 – rekonstruado de la preĝejo sur la kastela monto.
- De 1465 – Wleń ekestis la sidejo de kavaliro - rabisto Hans von Zedlitz, kiu ekloĝis en la kastelo. Li rabe atakis karavanojn de komercistoj kiuj vojaĝis de Balta Maro al Italio kaj ĉi tie travadis la riveron Bóbr.
- 1622 – Kozakoj atakis la urbon (grandaj damaĝoj).
- 1633 – epidemio de ĥolero – mortis 250 personoj.
- 1639-40 – la urbo estis tute forbruligita.
- La 7-a de oktobro 1646 – laŭ komando Ferdinando la 3-a, generalo Montecuculi eksplode detruis partojn de fortikaĵoj.
- 1662 – fortreson aĉetis franca kolonelo Adam von Kaulhaus. Nova proprietulo konstruis barokan palacon kaj preĝejon patronatan per “Sankta Hedviga”.
- 1731 – unuafoje estis priskribita incendio en Wleń. Dum 3 horoj brulis 150 da domoj, la urbodomo kaj la preĝejo.
- 1739 – dua incendio. Brulis domoj en la urboplaco.
- 1752 – konstruo de evangelia preĝejo.
- 1806 – napoleon’a armeo okupis kaj rabis la urbon.
- La 15-a - 18-a de aŭgusto 1813 – dum bataloj napoleon’a armeo kontraŭ rusia militistaro mortis en incendio 200 da vunditaj italiaj militkaptitoj.
- La 19-a de aŭgusto 1813 – sekva incendio. Brulis 89 da domoj, 50 da metiejoj kaj la urbodomo.
- La 27-a de aŭgusto 1813 – inundo en komplete ruinigita urbo.
- 1813-24 – rekonstruado de la urbo.
- 1824-50 – ekestis fabrikoj: de sigelvakso, alumetoj, tapiŝoj kaj horloĝoj. En la fabriko de horloĝoj laboris 300 da personoj.
- 1863-64 – ĉe konstruita en 1500 jaro turo ekestis preĝejo patronata per “Sankta Nikolao”.
- 1870 – la fabriko de horloĝoj estis translokita al urbo Srebrna Góra. En restintaj ejoj ekestis pedagogia liceo.
- 1893 – estis konstruita la sanatorio kiu funkcias ĝis hodiaŭ zorgata pere de monaĥinoj de Ordeno Sanktulino Elizabeta.
- 1908 – enveturis unua trajno al Wleń.
- 1912 – elektrifikacio de la urbo.
- 1914 – en la urboplaco estis starigita monumento de knabino kun kolomboj por rememorigi la 700-jaran datreveno de ricevo de urborajto.
Vidindaĵoj
En Wleń restis multe da konstruaĵoj de malnova arkitekturo. Interalie distingiĝas: la urbodomo, la kristana paroĥa preĝejo patronata per “Sankta Nikolao” kaj kastelo staranta supre de la urbo.
- La urbodomo.
- La urbodomo estis konstruita en la unua duono de la 14-a jarcento. Pri ĉi tio atestas dokumento el la 3-a de julio 1353 subskribita de princo Bolko la 2-a Opolski kaj princino Anna. En jaroj 1823-24 la urbodomo ricevis la hodiaŭan formon. Interalie kaŭzis ĉi tion granda urba incendio en 1813. Nun ĝi estas modesta unuetaĝa konstruaĵo kun kruta tegmento suprita per tureto kun balkoneto kaj aĵura helmo. La tureto estis plukonstruita en 1994. Supre de enirejo troviĝas latina surskribo: “EXCINERE PHOENIX - POST NUBILA PHOEBUS – 1823-24” kio esperante signifas: “El cindro renaskiĝas Fenikso – post la pluvo venas suno”.
- La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Nikolao”
- La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Nikolao” ekis pro fondaĵo de episkopo Laŭrenco en jaroj 1215-17. Komence gotika, ĝi ricevis novgotikan formon dum modernigo en jaroj 1863-64. De mezepoka tempo restis nur preĝeja turo el 1500. Ene vidinda estas renesanca baptujo el la 16-a jarcento. En ĉirkaŭtombeja muro estas muntitaj tomboŝtonoj el la 16-a - 17-a jarcentoj.
- La kristana paroĥa preĝejo patronata de “Sankta Hedviga”
- Unuafoje la preĝejo estis priskribita en dokumentoj en 1346. Bedaŭrinde la tiama konstruaĵo ne restis ĝis nun. Ĝi estis detruita dum la tridekjara milito. En 1622 sur ĝia fundamento ekestis nova preĝejo, kiu estis plukonstruita en la 18-a jarcento. Post la dua mondmilito la preĝejo pro manko de zorgo ruiniĝis. Nur en jaroj 1978 kaj 1994 estis dufoje renovigita.
Bibliografio kaj fontaĵo
- Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
- http://pl.wikipedia.org/wiki/Wleń (pole)
- http://www.zamkipolskie.com/wlen/wlen.html (pole)
- http://zyga4.fm.interia.pl/ Arkivigite je 2007-09-07 per la retarkivo Wayback Machine (pole)
- http://www.wlen.pl/ (pole)
- http://zamekwlen.republika.pl/ Arkivigite je 2007-09-09 per la retarkivo Wayback Machine (pole)