Printempo | |
---|---|
Wiosna | |
partio | |
Lando | Pollando |
Estro | Robert Biedroń |
Vicprezidantoj | Marcin Anaszewicz, Gabriela Morawska-Stanecka |
Ĝenerala sekretario | Krzysztof Gawkowski |
Fondiĝo | 3-a de februaro 2019 |
Loko de fondiĝo | Varsovio |
Ideologio | socialdemokratio, socialliberalismo, progresismo, verda politiko |
Retejo | wiosnabiedronia.pl |
Printempo (pole Wiosna) estas pola centra-maldekstra politika partio fondita de Robert Biedroń (iama deputito de Sejmo kaj urbestro de Słupsk).
Dum la Balotoj por Eŭropa Parlamento 2019 la Komitato de partio Printempo akiris 826 975 da voĉoj (6,06%), tio estas la tria loko post Rajto kaj Justeco kaj Eŭropa Koalicio. Tio rezultis 3 MEP-mandatoj: d-ro Robert Biedroń (en la varsovia balotregiono, akirante 96388 / 6,96% da voĉoj), d-ino Sylwia Spurek (en la grandpolia balotregiono, akirante 55306 da voĉoj) kaj Łukasz Kohut (en la silezia balotregiono, akirante 48783 / 3,05% da voĉoj).
Politika programo
La 2019 en la sport-halo Torwar en Varsovio kun ĉ. 9000 partoprenantoj okazis la fondokunveno de Wiosna, en kiu oni prezentis la politikan programon de la partio (vidu la suban foton)[1]:
Ekonomia programo
- Progresa plialtigo de minimuma salajro ĝis 2700 zlotoj en 2020, ĝis 3000 zl en 2021 kaj ĝis 3500 zl en 2024[2].
- Minimuma pensio (emerituro) de 1600 zlotoj[3]
- Forigo de la ŝtataj asekurejoj ZUS kaj KRUS, transdono de iliaj povoj al la fiska administracio[3].
- Forigo de limigoj al solaj patroj kaj patrinoj edukantaj siajn infanojn kadre de la programo Rodzina 500 plus[4].
- Egalaj salajroj por viroj kaj virinoj.
- Minimuma salajro por instruistoj – 3500 zl, kaj por plej bonaj diplomitoj kaj profesoroj – 6000-7000 zl.
Sociala programo
- Geedza egaleco sendependa de la sekso.
- Garantiita rajto je aborto ĝis la 12-a semajno de la gravedo.
- Senpaga aliro al ĉiaj kulturinstitucioj en tuta Pollando ĉiun dimanĉon.
Ŝanĝoj en la eduksistemo[5]
- Aldono de la temoj novaj teknologioj, klimatŝanĝo, porsana antaŭgardo, programlingvoj, komputila sekureco kaj rekonado de falsaj novaĵoj al la instruprogramo.
- Enkonduko de moderna seksedukado kaj deviga edukado kontraŭ perforto en ĉiuspecaj lernejoj.
- Duobligo de lecionoj de la angla lingvo, ebligo de instruado de unu lernobjekto en la angla lingvo en superbazaj lernejoj.
Estraro
Prezidanto:
Vicprezidantoj:
- Marcin Anaszewicz
- Gabriela Morawska-Stanecka
Sekretario:
- Krzysztof Gawkowski
Kasisto:
- Monika Gotlibowska
Aliaj aktivuloj:
- Łukasz Kohut, aktivulo de Partio Printempo, de la 26a de majo 2019 dum la Balotoj por la Eŭropa Parlamento akiris mandaton de MEP
- Paulina Piechna-Więckiewicz
Referencoj
- ↑ pole Wiosna de Biedroń en Varsovio. La politikisto prezentis en Torwar la programon kaj la nomon de la partio
- ↑ [ pole Digna laboro – Wiosna. Arkivita el la originalo je 2019-02-04. Alirita 2019-02-04. pole Digna laboro – Wiosna]
- 1 2 pole Pensioj Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ pole Porfamilia politiko Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ pole Lernejo Arkivigite je 2019-02-04 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
- pole Oficiala retpaĝo de Wiosna Arkivigite je 2019-03-27 per la retarkivo Wayback Machine