Johann Joachim Winckelmann | ||
---|---|---|
Pentraĵo de Raphael Mengs, 1755 | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 9-an de decembro 1717 en Stendal | |
Morto | 8-an de junio 1768 (50-jaraĝa) en Triesto | |
Mortis pro | hommortigo vd | |
Mortis per | pikvundo vd | |
Mortigita de | Francesco Arcangeli vd | |
Tombo | Katedralo de Triesto vd | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Etno | Germanoj vd | |
Lingvoj | germana • franca vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio vd | |
Alma mater | Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle • Köllnisches Gymnasium • Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | arthistoriisto • bibliotekisto • arkeologo • historiisto • verkisto • in-home tutor vd | |
Laborkampo | historio de arto • estetiko • bildartohistorio • arkeologio vd | |
Aktiva dum | 1732–1768 vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Thoughts on the Imitation of Greek Works in Painting and the Art of Sculpture ❦ Geschichte der Kunst des Alterthums vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Johann Joachim WINCKELMANN [JOhan joAĥim VINkelman] (naskiĝis la 9-an de decembro 1717 en Stendal; mortis la 8-an de junio 1768 apud Triesto) estis germana arkeologo kaj verkisto. Oni rigardas lin la fondinto de historio de arto kaj scienca arkeologio.
Li multe laboris pri divastigado de novaĵoj pri eltrovoj en Pompejo kaj Herkulano, ĉar la loka registaro ne permesis la publikan viziton al fosaĵoj kaj al muzeo, tio estis rigardata kiel privilegio de nobeloj. Winckelmann sukcesis viziti Pompejon kaj Herkulanon kaj la Napolajn muzeojn kiel gasto de reĝo de Napolo, kaj post skribis "cirkulerojn" pri siaj vizitoj. Tiuj cirkuleroj interesis historiistojn de Eŭropo pri la eltrovaĵoj en Italio kaj kreis bazon al scienca arkeologio, ĉar ili pritraktis la objektojn ne nur kiel artaĵojn, sed kiel fontojn de scioj pri antikvo. Vere, Winckelmann ne estis "demokratia" spirito, li ne pensis popularigi la konojn pri arto, sed li volis ke ili alvenus al "taŭgaj" homoj, t. e., la sciencistoj kaj historiistoj de tiamaj universitatoj, ne nur al nekleraj nobeloj.
Li publikigis en 1755 Gedanken über die Nachahmung der griechischen Werke in der Malerei und Bildhauerkunst, kiu havis internacian sukceson, malgraŭ tio, ke ĝi havis nur 50 ekzemplerojn en unua eldono. En tiu jaro, li iĝis katoliko por faciligi siajn vojaĝojn tra Italio.
Vidu ankaŭ
- la artikolon pri klasikismo, arta kaj arkitekta stilo referenca al la antikva epoko kaj esence influita de la verkaro de Winckelmann