Wim Jansen
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1948 (1948-03-07)
en Amsterdamo
Morto 2-an de februaro 2024 (2024-02-02) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto eŭska nederlanda itala
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo esperantisto inĝeniero lingvisto docento universitata instruisto

Wim JANSEN (naskiĝis la 7-an de marto 1948 en Amsterdamo kaj mortis la 2-an de februaro 2024 en Leiderdorp) estis nederlanda interlingvisto kaj esperantologo. Li laboris en la universitato de Amsterdamo.

Kariero

Jansen diplomiĝis en Delft en 1970 kiel aerspaca inĝeniero, poste li eklaboris ĉe la Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kie li okupiĝis interalie pri organizado de esplorado en sen-gravita medio. En sia libertempo li studis lingvojn, inkluzive de Esperanto. En 1989 li finis duan akademian kurson, pri kompara lingvistiko kaj eŭska lingvo ĉe la Universitato de Leiden.

Jansen publikigis la unuan eŭska-nederlandan vortaron kaj elementan eŭskan lernolibron por la usona merkato.

Post sia kariero en eŭropa kosmovojaĝado, kiu daŭris ĝis 1998, li aktivis kiel publicisto kaj kiel lingvoinstruisto en plenkreskuledukado.

Ekde 2002, li okupis la katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo kiel partatempa speciala profesoro. Li instruis la elektan kurson interlingvistiko kaj Esperanto kaj faris esploron pri la natura maniero, per kiu parolantoj de Esperanto plenigas blindpunktojn en la gramatiko de tiu ĉi lingvo.

Esperanta agado

Wim Jansen naskiĝis en esperantista medio[1]

De 1966 ĝis 1971 Wim Jansen estis prezidanto de Nederlanda Esperanto-Junularo.[2] Li kunredaktis , kun Simo Milojeviĉ kaj Ulrich Lins la revuon "Kontakto".

Li konis sian edzinon, Marisa, devenanta el Italio, pere de Esperanto.

De 2002 ĝis 2013 li estris la katedron pri interlingvistiko kaj esperantologio ĉe la universitato de Amsterdamo.

En 2008 Jansen estis la rektoro de la kongresa universitato de UEA kaj AIS.

En 2015 aperis dudirekta Eŭska-Esperanta/Esperanta-Eŭska vortaro, verkita de Aitor Arana kaj provlegita de Wim Jansen. [3]

Publikaĵoj

Ni lernu la eŭskan

  • Wim Jansen (1990) A numerical review of three Basque dialects en International Journal of Basque Linguistics and Philology, ASJU, XXIV-3
  • Wim Jansen (1992) Acento y entonación en Elorrio en International Journal of Basque Linguistics and Philology, ASJU, XXVI-2
  • Wim Jansen (1996) Baskisch-Nederlands, Nederlands-Baskisch, Noordwijk
  • Wim Jansen (1998) Basque-English, English-Basque, Dictionary and Phrasebook, New York, Hippocrene Books Inc.
  • Wim Jansen (1999) Zuiverheid en zuivering in het Baskisch in Taaltrots. Purisme in een veertigtal talen, Contact, Amsterdam/Antwerpen
  • Wim Jansen (2002) Beginner's Basque, New York, Hippocrene Books Inc.
  • Wim Jansen (2007) Woordvolgorde in het Esperanto, Utrecht: LOT, tesis doctoral
  • Wim Jansen (2008) Naturaj vortordoj en Esperanto, Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, ISBN 978-92-9017-103-4
  • Wim Jansen (2009) Baskisch und Esperanto: ein Strukturvergleich en Esperanto und andere Sprachen im Vergleich, Berlin
  • Wim Jansen (2012) The learnability of the reflexive in Esperanto. Linguistics in Amsterdam 5(1).aquí (Konsultita en 2012-08-25).
  • Wim Jansen (2012) "Pri kelkaj malfacilaĵoj en Esperanto". Internacia Pedagogia Revuo 42(12/2), 25–30.
  • Wim Jansen kun Aitor Arana (2020) Ni lernu la eŭskan. Gramatiko kaj ekzercoj, Monda Asembleo Socia, ISBN = 9782369602453

Referencoj

  1. Spacveturo kaj vortordo, nekrologo pri Jansen, verkita de Ulrich Lins en Libera Folio.
  2. Estraroj. Arkivita el la originalo je 2020-06-16. Alirita 2019-11-12.
  3. Ni lernu la eŭskan, Gramatiko kaj ekzercoj. Aitor Arana / Wim Jansen (2016, Haranaga, Erroteta / Eŭska Esperanto-Asocio, ISBN 978-84-15508-72-4)

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.