Wilmington
urbo de Usono kantona sidejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 115 451  (2020) [+]
Loĝdenso 839 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 13′ N, 77° 55′ U (mapo)34.223333333333-77.912222222222Koordinatoj: 34° 13′ N, 77° 55′ U (mapo) [+]
Alto 9 m [+]
Areo 137,615365 km² (13761.5365 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Wilmington (Norda Karolino)
Wilmington (Norda Karolino)
DEC
Wilmington
Wilmington
Situo de Wilmington
Wilmington (Usono)
Wilmington (Usono)
DEC
Wilmington
Wilmington
Situo de Wilmington

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wilmington, North Carolina [+]

Wilmington estas grandurbo en Usono, en subŝtato Norda Karolino, en Kantono New Hanover. Ĝi estas grava havenurbo kaj administrejo de la kantono. Wilmington estis nomita pri Spencer Compton, grafo de Wilmington.

Bazaj informoj

Geografio

Wilmington situas sur la marborda ebenaĵo ĉe enfluejo de rivero al Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la suda parto de Norda Karolino.

Historio

Wilmington fondiĝis en 1739. Tiutempe sklavoj hakis la arbojn en la ĉirkaŭaĵo. Dum la Usona Enlanda Milito en 1865 la norda armeo okupis la havenon kaj urbon. En 1898 blankuloj atakis redaktejon de afrikanoj, krome aliloke murdis homojn afrikanajn. Dum la 2-a mondmilito en Wilmington oni produktis armeajn ŝipojn.

Panorama vido de la urbocentro je 1918

Ekonomio

En Wilmington oni ĉefe okupiĝas pri elektraj, medicinaj, elektronikaj industrioj, krome estas vestaĵo- kaj nutraĵo-prilaboroj. Ankaŭ la turismo kaj filmoproduktadoj estas menciindaj.

Trafiko

Wilmington havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al Raleigh, trajno kuras al Charlotte. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Estas ĉiutaga busservo al Raleigh.

Vojo en Wilmington

Edukado

Wilmington estas hejmo de la Universitato de Norda Karolino ĉe Wilmington.[1]

Klimato

Wilmington situas en humida subtropika zono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-23 °C. La varmo kulminas en julio ofte kun 32 °C, la malvarmo kulminas en januaro kun rekordo 2 °C (malofte frostas kaj neĝas). Jare pluvas po 1450 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en septembro.

Vidindaĵoj

Famuloj

Wilmington estas naskiĝurbo de Percy Heath.

Ĝemelurboj

Referencoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Anglalingva Vikipedio
Mapo pri Norda Karolino, kie estas trovebla Wilmington sude laŭ Atlantiko
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.