![]() |
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Willisau (distrikto) kaj Willisau (stacidomo). |
Willisau | |
---|---|
![]() Blazono de Willisau | |
![]() Malnova urbocentro de Willisau | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Lucerno |
Distrikto | Willisau |
Koordinatoj | 47° 7′ 15″ N 7° 59′ 35″ O / 47.12083 °N, 7.99306 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 7′ 15″ N 7° 59′ 35″ O / 47.12083 °N, 7.99306 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 7142 |
Areo | 41,69 km² |
Alteco | 557 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 6130 |
Komunumkodo | 1151 |
![]() Mapo de Willisau | |
Willisau (prononcu vilisaŭ) estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 7142 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Willisau situas proksimume 20 km nordokcidente de la urbo Lucerno en la regiono de la montaro Napf.
Najbaraj komunumoj
La urbeto Willisau limas en nordo al Zell, Gettnau, Alberswil kaj Ettiswil, en nordoriento al Grosswangen, en sudoriento al Menznau, en sud okcidento al Hergiswil ĉe Willisau, kaj en okcidento al Luthern kaj Ufhusen.
Trafiko
Willisau situas ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Langenthal.
Historio
La unua dokumenta mencio de Willisau datiĝas el la jaro 1101 kiel Willineshôwo.
En la jaro 1407 la Habsburgoj vendis la urbon Willisau al Lucerno, kiu ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio estis parto de la urba ŝtato Lucerno. En la jaro 1803 sub la mediacia registaro Willsaŭ estis disigita en komunumon Willisau urbo kaj Willsau kamparo. En la jaro 2006 la du komunumoj estis reunuigitaj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
|