William Shatner | |||||
---|---|---|---|---|---|
William Shatner en 2005 | |||||
Persona informo | |||||
William Shatner | |||||
Naskonomo | William Shatner | ||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1931 (93-jaraĝa) en Montrealo, Kebekio | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | angla • franca • Esperanto vd | ||||
Loĝloko | Los-Anĝeleso vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Westhill High School • Montreal Children's Theatre • Desautels Faculty of Management • Baron Byng High School • Camp B'nai Brith • Universitato McGill • New England Institute of Technology vd | ||||
Memorigilo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Gloria Rand (1956–1969) Marcy Lafferty Shatner (1973–1994) Nerine Kidd-Shatner (1997–1999) Elizabeth Anderson Martin (2001-nuntempo) | ||||
Infanoj | Melanie Shatner • Lisabeth Shatner • Leslie Carol Shatner vd | ||||
Parencoj | Joel Gretsch vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Bill Shatner | ||||
Okupo | televida aktoro • filmaktoro • kantisto • filmreĝisoro • aktoro • verkisto • romanisto • muzikisto • esperantisto • voĉaktoro • blogisto • ĝenra aktoro • sciencfikcia verkisto • karateisto • teatra aktoro • televida prezentisto • scenaristo • filmproduktoro • prozisto • kosmonaŭto vd | ||||
Aktiva dum | 1950-nuntempo | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Star Trek series ❦ T. J. Hooker ❦ The Practice vd | ||||
| |||||
En TTT | http://www.williamshatner.com/ | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
William SHATNER (naskiĝis la 22-a de marto 1931 en Montrealo, Kanado) estas produktoro, reĝisoro, verkisto kaj aktoro.
Shatner ekstudis komercon en la Universitato McGill en Montrealo, sed poste studis aktoradon. En 1956 li transloĝiĝis al Novjorko. Tie li laboris por televido kaj ĉe Broadway. Post kiam li aktoris en kelkaj televidaj filmoj, filmproduktoroj ekinteresiĝis pri li.
- Spock, Kirk, kaj McCoy en Star Trek
La unuan sukceson kiel aktoro Shatner havis en la filmo La fratoj Karamazov (1958). Vere mondfama li fariĝis en la 1960-aj jaroj pro la rolo de Captain James T. Kirk en la sciencfikcia televidserio Star Trek.
Menciinde ankoraŭ estas, ke li unufoje en sia aktora kariero uzis Esperanton: en la rolo de la juna soldato Marko en la filmo Incubus (1965). En tiu filmo evidentiĝis lia franclingva akĉento.
Shatner flue parolas la francan lingvon krom iom da Esperanto.
Aliaj filmoj
- Judgment at Nuremberg (1961)
Eksteraj ligiloj
- 79 faktoj pri Shatner Arkivigite je 2011-08-15 per la retarkivo Wayback Machine angle