William Morris | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de marto 1834 en Walthamstow |
Morto | 3-an de oktobro 1896 (62-jaraĝa) en Londono |
Tombo | St. George's Churchyard |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando • Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Exeter College • Marlborough College |
Familio | |
Edz(in)o | Jane Morris |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • poeto • dezajnisto • grafikisto • pentristo • sciencfikcia verkisto • politikisto • ilustristo |
Verkoj | Ruĝa Domo A Dream of John Ball |
TTT | |
Retejo | https://williammorrissociety.org |
William MORRIS (la 24-an de marto 1834 en Walthamstow – 3-an de oktobro 1896 en Londono) estis unu el la ĉefaj fondintoj de la "Movado por Artoj kaj Metioj" en Britio kaj estis plej bone konata kiel desegnisto de murpaperoj kaj ŝtofoj.
Li ankaŭ estis verkisto kaj frua fondinto de la socialisma movado en Britio.
En 1877 li fondis "La Societon por la Protektado de Antikvaj Konstruaĵoj".
En 1890 li fondis la "Kelmscott Eldonejon" por plibonigi presadon kaj la desegnadon de libroj. Li ankaŭ kreis tre klarajn litertipojn.
Morris kaj lia filino estis inter la unuaj socialistoj en Britio kaj laboris rekte kun Marx kaj Engels.
Inter aliaj li verkis News from Nowhere (Novaĵoj de Nenie) – utopia romano pri socialisma socio.
Li ankaŭ estas konata kiel unu el la gravaj pensuloj de la estetikismo. Pri li verkis faman biografion Edward Palmer Thompson.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- DMOZ: ligoj al paĝoj pri William Morris Arkivigite je 2002-12-13 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.hrc.utexas.edu/exhibitions/online/morris/ Arkivigite je 2007-03-07 per la retarkivo Wayback Machine William Morris and his Circle (anglalingve)