William Lawrence Sebok | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Ŝtataneco | Usono vd | |
Alma mater | Kalifornia Instituto de Teknologio vd | |
Profesio | ||
Okupo | astronomo • komputosciencisto vd | |
Doktoreca konsilisto | John Beverley Oke vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Malkovritaj asteroidoj : 2 | |
---|---|
2150 Nyctimene | 13-a de oktobro 1977 |
2491 Tvashtri | 15-a de februaro 1977 |
William Lawrence SEBOK estas usona astronomo kaj komputisto.
Li estis diplomigita pri fiziko en 1973 ĉe la Universitato de Akron kaj ricevis sian Ph. D. pri astronomio en 1982 ĉe la Kalifornia Instituto de Teknologio. Li estis esploristo ĉe la Universitato Princeton ĝis 1986 kaj ĉe la Universitato de Maryland en College Park ĝis 1988. Li poste laboris dum du jaroj ĉe la Space Telescope Science Institute de Baltimore kiel komputisto. En 1990 li reiris en la Universitaton de Maryland, kie li fariĝis direktoro pri programado de la Departemento pri Astronomio.
Lia ŝatata dombesto estas la furo.[1]
Minor Planet Center kreditas lin de la malkovro 2 asteroidoj en 1977.[2]
Notoj kaj referencoj
- ↑ Niaj furoj, el la persona paĝaro de William Sebok Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine(angle)
- ↑ MPC alfabeta listo de la asteroidaj malkovrintoj(angle)
Eksteraj ligiloj
- angle Persona paĝo de William Sebok, el la TTT-ejo de la Universitato de Maryland Arkivigite je 2016-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.