William Coblentz | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de novembro 1873 en kantono Mahoning |
Morto | 15-an de septembro 1962 (88-jaraĝa) en Vaŝingtono |
Tombo | Rock Creek Cemetery |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Cornell |
Familio | |
Edz(in)o | Catherine Cate Coblentz |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • astronomo |
William Weber COBLENTZ (20a de Novembro, 1873 – 15a de Septembro, 1962) estis usona fizikisto elstara pro siaj kontribuoj al la infraruĝa radiometrio kaj spektroskopio.[1]
Dum longa kaj fruktodona kariero, Coblentz faris multajn sciencajn kontribuojn kaj de pura kaj de aplika naturo. Bibliografioj pri lia laboro montras, ke li faris centojn da sciencaj publikaĵoj, prelegoj, kaj resumoj al li listigitaj.[2] Li ricevis totalon de dek patentoj dum sia vivodaŭro, el kiuj la unuaj estis US Patent 1,077,219 por sunĉela invento por konverti sunlumon en elektron.
Inter 1905 kaj 1908 William Coblentz publikigis la infraruĝajn spektrojn en mezurunuoj de ondolongo (mikrometroj) por kelkaj kemiaj komponaĵoj en Investigations of Infra-Red Spectra.[3][4][5]
Referencoj
- ↑ "Obituary: Willlam W. Coblentz". Physics Today. 15 (12): 88. Dec 1962. doi:10.1063/1.3057947.
- ↑ Meggers, William F. (1967). William Weber Coblentz 1873–1962 (PDF). Biographical Memoirs of the National Academy of Sciences. New York: Columbia University Press. pp. 54–102.
- ↑ Coblentz, William Weber. (1905) Investigations of Infra-red Spectra: Part I, II. Carnegie Institution of Washington.
- ↑ Coblentz, William Weber. (1905) Investigations of Infra-red Spectra: Part III, IV, University of Michigan, Washington, D.C., Carnegie Institution of Washington.
- ↑ Coblentz, William Weber. (August 1905) Investigations of Infra-red Spectra: Part V, VI, VII, University of California Libraries, Washington, D.C. : Carnegie Institution of Washington.