Willi Forst (naskiĝinta la 7-an de aprilo 1903 en Vieno; mortinta la 11-an de aŭgusto 1980 samurbe; vere Wilhelm Anton Frohs) estis aŭstra aktoro, scenaristo, reĝisoro, produktisto kaj kantisto. Kiel aktoro li estis publikofavorato, kiel reĝisoro unu el la plej eminentaj reprezentantoj de la muzikaj-komediaj vienfilmoj de la 1930-aj jaroj. Multaj sondiskoj ekestis interalie de ĉarmaj vienaj kanzonoj por la diskeldonejo Odeon de la Carl Lindström AG ekde meze de la 1930-aj jaroj. En 1933 li verkis kiel reĝisoro kaj scenaristo sian unuan filmon Leise flehen meine Lieder, kiu fariĝis granda sukceso.
Eksteraj ligiloj
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.