Wilhelm Sauer
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1831 (1831-03-23)
en Schönbeck
Morto 9-an de aprilo 1916 (1916-04-09) (85-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Odro
Tombo Frankfurto ĉe Odro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Meklenburgo-Strelitz
Okupo
Okupo orgenkonstruo muzikilfaristo
La Sauer-orgeno en la Thomas-preĝejo en Lepsiko
Tombŝtono de Sauer en Frankfurto ĉe Odro.

Wilhelm Carl Friedrich Sauer (* 23-a de marto 1831 en Schönbeck; † 9-a de aprilo 1916 en Frankfurto ĉe Odro estis elstara orgenkonstruisto el la epoko de la romantikismo kaj malfruromantiko.

Vivo

Wilhelm Sauer naskiĝis kiel plej maljuna filo de la forĝisto kaj orgenkonstruisto Ernst Sauer (1799-1873) en Schönbeck ĉe Friedland en la sudoriente de Meklenburgo. Kiam Wilhelm aĝis sep jarojn, lia patro translokis sian orgenkonstruejon kaj la familian loĝejon en la najbaran urbon Friedland. Tie Wilhelm travivis sian junaĝon, lernis en la gimnazio, forlasis tiun tamen antaŭ la abiturienta ekzameno kaj prepariĝis post la morto de sia pli aĝa frato pri la transpreno de ties taskoj en la patra firmao. Wilhelm ellernis ĉe la patro la orgenkonstruadon kaj entreprenis la tiuepoke kutiman metiistan migradon, kiu lin kondukis i.a. al Parizo, Ludwigsburg samkiel al Anglio kaj Svisio. En 1855 li transprenis unue la gvidadon de filio de la patra fabriko en Deutsch-Krone kaj malfermis finfine la 1-an de marto 1856 propran entreprenon kiel orgenkonstrua majstro en Frankfurto ĉe Odro, kiu rapide ekfloris, dumtempe havis filiojn en Kenigsbergo (1860) kaj baldaŭ ankaŭ liveris eksterlanden.

Wilhelm Sauer konstruis kune kun siaj kunlaborantoj dumvive pli ol 1.100 orgenojn. Liaj plej grandaj kaj famaj orgenoj troviĝas i.a. ĉe Berliner Dom (1903, IV/113), en la Thomas-preĝejo en Lepsiko (1888/1908, III/88) kaj en la urbohalo de Görlitz (1910, IV/72). La siatempe plej granda orgeno tutmonde ĉe Hala Stulecia (1913, V/200) ne plu konserviĝis en sia origina formo. La plej granda parto de la orgeno nuntempe troviĝas en la katedralo de [Vroclavo]].

Lia dua edzino estis Anna, naskita Bauer, (* 18-an de januaro 1848; † 11-an de aŭgusto 1924), filino de bierfarejo-posedanto kaj magistratano en Potsdam[1]. Lia tombŝtono nuntempe troviĝas en la Kleist-parko de Frankfurto ĉe Odro. La Kleist-parko iam estis tombejo, pro alikonstruadoj la ekzakta pozicio de la tombo tamen ne certas  [1].

150 jarojn firmao Sauer

La 6-an de oktobro 2007 oni solene festis la 150-an datrevenon de la firmaa fondado. Antaŭ 500 gastoj oni deklamis la historion de la firmao Sauer. Dum la posta koncerto oni ludis sur Sauer-orgeno konstruita en 1976. Jen la moto de Wilhelm Sauer:

Wir loben Gott und lassen ihn walten, bauen neue Orgeln und reparieren die alten. (Ni laŭdas Dion kaj lasas ĝin regi, konstruas orgenojn novajn kaj riparas la malnovajn)

Vidu ankaŭ

Fontindikoj

  1. 1 2 Märkische Oderzeitung/Frankfurter Stadtbote, 25./26. März 2006, S. 21

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.