Wilhelm Conrad Röntgen | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Röntgen en la jaro 1896 | |||||
Persona informo | |||||
Wilhelm Conrad Röntgen | |||||
Naskiĝo | 27-an de marto 1845 en Lennep (nun parto de Remscheid), Prusio | ||||
Morto | 10-an de februaro 1923 en Munkeno, Germanio | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | kojlorektuma kancero vd | ||||
Tombo | Alter Friedhof Gießen, Friedhofskapelle vd | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Apeldoorn • Zuriko • Vircburgo • Munkeno • Utreĥto vd | ||||
Ŝtataneco | Vajmara Respubliko • Germana Imperiestra Regno • Reĝlando Prusio vd | ||||
Alma mater | ETH Zürich Universitato de Zuriko | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Bertha Röntgen vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • profesoro • inĝeniero • scienca esploristo vd | ||||
Laborkampo | fizikisto | ||||
Labor-institucioj | Universitato de Strasburgo Hohenheim Universitato de Gießen Universitato de Würzburg Universitato de Munkeno | ||||
Aktiva en | Vircburgo • Munkeno vd | ||||
Aktiva dum | 1870–1920 vd | ||||
Doktoreca konsilisto | August Kundt • Gustav Zeuner vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | ikso-radioj vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Wilhelm Conrad RÖNTGEN (Esperante: Rentgeno) (naskiĝis la 27-an de marto 1845 en Lennep (nun parto de Remscheid), mortis la 10-an de februaro 1923 en Munkeno) estis germana fizikisto.
La ĉefa merito de Röntgen estas la eltrovo de nevideblaj radioj, kiuj trapenetras preskaŭ ĉiun solidan materialon. Li faris tiun ĉi malkovron en la jaro 1895, dum sia laboro en la universitato de Würzburg. Pro la nekonata karaktero de la malkovrita radiado, li alnomis ĝin per la litero X, kaj tiu nomo, iksradioj plu restas kiel identigilo de lia malkovro, apud la ankaŭ uzata rentgenaj radioj.
Tiu malkovro malfermis tutan novan kampon de esplorado, kaj dum la sekvaj jaroj oni trovis kaj esploris plurajn novajn tipojn de radiado.
En la jaro 1901 li estis honorata per la unua disdonata Nobel-premio pri fiziko.[1]
La al li ofertatan nobeltitolon li rifuzis, same kiel la patentigon de sia malkovro; ĉi-lastan li faris, ĉar li ne volis malhelpi la utiligon de siaj eltrovoj en la tekniko kaj la medicino.
Ĝis nun la rentgenaj radioj estas vaste uzataj por la sciencaj esploroj de atomoj, molekuloj kaj kristaloj, same kiel por la diagnozo kaj la terapio de malsanoj. La danĝerajn kromefikojn de la radioj oni intertempe povas redukti, per tekniko nomata radiada protekto.
Referencoj
Vidu ankaŭ
- 6401 Roentgen (nomo de asteroido omaĝe al li)
|