Wilhelm Raabe
Wilhelm Raabe, portretita de Wilhelm Immenkamp (1911)
Wilhelm Raabe, portretita de Wilhelm Immenkamp (1911)
Persona informo
Naskonomo Wilhelm Karl Raabe
Aliaj nomoj Jakob Corvinus
Naskiĝo 8-an de septembro 1831 (1831-09-08)
en Eschershausen
Morto 15-an de novembro 1910 (1910-11-15) (79-jaraĝa)
en Brunsvigo
Tombo Brunsvigo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Duklando Brunsvigo
Familio
Frat(in)o Heinrich Raabe
Okupo
Okupo verkisto romanisto pentristo

Wilhelm Raabe [vilhelm rabe] (* 8-a de septembro 1831 en Eschershausen, † 15-a de novembro 1910 en Brunsvigo) estis germana verkisto.

En Magdeburgo li lernis la profesion de librovendisto. En la jaro 1854 li transloĝiĝis al Berlino, kie li vizitis prelegojn pri historio kaj filozofio, kaj ekde 1855 li vivtenis sin kiel libera verkisto: ĝis 1862 en Wolfenbüttel, ĝis 1870 en Stutgarto kaj poste en Brunsvigo.

La verkaro de Wilhelm Raabe konsistas el realismaj, socikritikaj romanoj, rakontoj kaj noveloj.

Listo de verkoj

  • Die Chronik der Sperlingsgasse (romano, 1857)
  • Die schwarze Galeere (novelo, 1861)
  • Der Hungerpastor (romano, 1864)
  • Abu Telfan (romano, 1868)
  • Der Schüdderump (romano, 1870)
  • Das Odfeld (rakonto, 1888)
  • Stopfkuchen (romano, 1891)
la romano La Nigra Galero
  • Die Akten des Vogelsangs (romano, 1896)
  • Altershausen (romanfragmento, eld. 1911)

En Esperanto aperis

La Nigra Galero / Esperantigita de Fritz Wicke. Unua eldono de 84 paĝoj aperis en 1912 ĉe la Centra Eldonejo en Magdeburgo, dua 64-paĝa eldono sekvis en 1922 ĉe Ferdinand Hirt & Sohn en Lepsiko, kiel kvara volumo de la serio "Internacia Mondliteraturo". Reta eldono de bitlibro, lingve reviziita, publikiĝis en oktobro 2002 ĉe Eldonejo Inko en Stokholmo, kaj intertempoe ankaŭ legeblas en vikifontaro.

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.