Wilhelm Meyer-Lübke | |
---|---|
Wilhelm Meyer-Lübke, filologo kaj pioniro romanistika | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de januaro 1861 en Dübendorf |
Morto | 4-an de oktobro 1936 (75-jaraĝa) en Bonno |
Tombo | Berlino |
Lingvoj | germana • itala • franca |
Ŝtataneco | Svislando |
Alma mater | Bonna universitato • Universitato de Zuriko |
Okupo | |
Okupo | lingvisto • universitata instruisto • filologo • romanisto |
Wilhelm MEYER-LÜBKE (naskiĝinta la 30-an de januaro 1861 en Dübendorf, mortinta la 4-an de oktobro 1936 en Bonno) estis svisa romanisto kaj lingvisto. Lia onklo estis la fama verkisto Conrad Ferdinand Meyer.
Vivo
Estante filo de kuracisto li studis inter 1879 kaj 1881 komparan lingvosciencon en Zuriko kaj inter 1882 kaj 1883 en Berlino. Zurike li doktoriĝis en la 1883-a jaro. Privatdocentecon pri kompara lingvoscienco ĉe la Universitato de Jena li plenumis ekde 1887. Ĉe la Universitato de Vieno li iĝis en 1890 eksterorda profesoro. Samloke li estis orda profesoro inter 1892 kaj 1915 pri romanistiko. Rektoreco je Vieno lia estis dum la altlerneja jaro 1906/07. Inter 1915 kaj 1928 Meyer-Lübke estis orda profesoro pri lingviko ĉe Bonna universitato.
Graveco
Meyer-Lübke nombriĝis inter la plej konataj lingvistoj siatempe verkante fundamentajn verkojn pri gramatiko kaj etimologio. Lia merito estas ankaŭ la apliko de atingoj de hindeŭropaj studoj al la latinida lingvaro. Inter liaj verkoj ege furoris Romanisches etymologisches Wörterbuch (1911-1920), kritika manlibro pri dialektoj de latinidaj lingvoj. Ĝia valoro scienca koncerne la vorttrezoran superrigardon de la kompleta latinida lingvofamilio eĉ hodiaŭ daŭras.
Fonto
Mario Frasa: "Meyer-Lübke, Wilhelm", ĉe: Dizionario storico della Svizzera, (tie ĉi interrete)