Wilhelm HERRMANN (naskiĝis en 1901 en Neustadt (Supra Silezio) en samnoma distrikto, Prusio, Germana Imperiestra Regno; mortis en 1968) estis germana esperantisto. Li estis doktoro pri juro kaj laboris kiel distrikta juĝisto (germane: Oberamtsrichter) en Lampertheim, suda Heslando.
Hermann esperantistiĝis jam en 1920, sed aktivis en la movado nur ekde 1951. De 1953 ĝis 1958 (jaro, en kiu li grave malsaniĝis) kaj de 1961 ĝis 1967, li estis prezidanto de Germana Esperanto-Asocio (GEA). Poste li elektiĝis honora prezidanto de GEA. De 1956 ĝis 1962 li estis estrarano de UEA.
Li tradukis la unuan parton de Germana Antologio (p. 17 ĝis 164, pri la fruĝermana epoko ĝis ĉ. la jaro 1250). Kvankam li postlasis tiun ĉi parton kiel prespretan manuskripton, ĝi publikiĝis nur 17 jarojn post lia morto. Krome li kontribuis per multaj artikoloj al Germana Esperanto-Revuo (GER), la organo de GEA.
Verkoj (elekto)
- 1955: Die Wiederherstellung der kulturellen Einheit Europas durch Latein oder Esperanto? Eine Buchkritik (La restarigo de la kultura unueco de Eŭropo per la latina aŭ Esperanto? Libro-recenzo). En: GER 1955, p. 129-131. (Kun foto de la aŭtoro kaj ties edzino).
- 1956: Theorie und Praxis (Teorio kaj praktiko). En: GER 1957, p. 3-4.
- 1957: Neun Thesen zum europäischen Sprachenproblem (Naŭ tezoj pri la eŭropa lingvoproblemo). En: GER 1957, p. 37-38.
- 1958: Rückblick – Ausblick (Retrorigardo – antaŭrigardo). En: GER 1958, p. 1–2.
- 1958: Juristoj-Esperantistoj. En: GER 1958, p. 4.
- 1960: La internaciaj lingvo-problemoj en okcidenta Eŭropo. En: Esperanto (UEA) 1960, n-ro 7–8, p. 121
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Wilhelm Herrmann en la kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Vieno
- Artikoloj de kaj pri Wilhelm Herrmann en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
Antaŭe: | prezidanto de Germana Esperanto-Asocio | Poste: | |
---|---|---|---|
Albert Steche | 1953 - 1958 kaj 1961 - 1967 | Eduard Schoen (1958 - 1961) kaj Werner Bormann (ekde 1967) |