Wilhelm Gmelin (1573-1635) | ||
---|---|---|
Germana luterana teologo kaj erudiciulo. | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 10-a de oktobro 1573 en Gärtringen, Baden-Württemberg, Germana Imperio | |
Morto | 31-a de oktobro 1635 en Böblingen, Baden-Württemberg, Germana Imperio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Latina germana lernejo de Baden-Württemberg Universitato de Tubingeno[1] | |
Familio | ||
Patro | Johann Wilhelm Gmelin vd | |
Infanoj | Joseph Gmelin • Samuel Gmelin • Jeremias Gmelin vd | |
Profesio | ||
Okupo | Superintendanto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Wilhelm Gmelin (1573-1635) estis germana predikanto, pedagogo, luterana pastro kaj ĝenerala inspektoro en Böblingen. Li estis filo de la evangelia pastro Johann Wilhelm Gmelin (1541-1612). En 1591 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno. En 1599, li estis nomumita Diakono en Calw, kie li restis sep jarojn en la posteno. Poste li iĝis mentoro (aŭ baza instruisto) en la Abatejo de Bebenhausen kaj en la kampara Lernejo pri la germana kaj latina lingvoj en Baden-Württemberg.
Li konserviĝis en la posteno ĝis 1630, tiam kiam li estis forpelita pro redono-dekreto[2]. En la 9-a de januaro 1600[3] li edziĝis al Judithe Parsimonius (1576-1619), filino de la protestanta predikanto en Hirschau Johannes Parsimonius (1525-1588). En la sekva jaro li ekprenis la pastrecon en Kirchentellinsfurt kaj estis Senjoro[4] en Reutlingen. En 1634, li iĝis Ĝenerala Inspektoro en Böblingen. Eksterordinara evento okazis dum la Batalo de Nördlingen, tiam kiam la urbo estis prirabita kaj Gmelin ankaŭ suferis la efikojn de la prirabo, tamen li plu restis en la posteno.
Finfine, multaj personoj de lia regiono mortis kiel rezulto de la pesto kaj ruino kiu atingis la urbon, en la 1-a de novembro 1635. Gmelin estis unu el la lastaj viktimoj de la epidemio kiu ruinigis la urbon. Kelkaj el liaj gefiloj estas Johann Wilhelm Gmelin, Joseph Gemelin, Samuel Gmelin kaj Jeremias Gmelin (1613-1698).
Literaturo
- Stammbaum der Familie Gmelin
- Zum 400. Geburtstag von Wilhelm Schickard: zweites Tübinger Schickard ...
- Deutsche Landesgeschichtsschreibung im Zeichen des Humanismus
- Johannes Parsimonius: Leben und Wirken des zweiten evangelischen Abtes von Hirsau (1525-1588)
- Lebensbilder aus Schwaben und Franken
- Die württembergischen Familien-Stiftungen
Vidu ankaŭ
Referencoj
- ↑ Roesch-Evans Ancestry
- ↑ Redono-dekreto estas kondiĉo kie la uzantoj de la instalaĵoj de iu preĝejo devas redoni la konstruaĵon al la administrantoj de tiu instalaĵo.
- ↑ The Nation
- ↑ Senjoro estas ofica titolo tre ordinara en la protestantaj eklezioj kies funkcio estas administrado aŭ kontrolado de la ekleziaj aferoj.