Wilczek | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
lineage • nobela familio | ||
Lando | Germanio • Aŭstrio-Hungario vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La familio Wilczek estis nobela familio, kiu proprumis ampleksajn posedaĵojn en Silezio. La familio Wilczek ekloĝis en Dobrá ĉe Frýdek ankoraŭ antaŭ la jaro 1400. En la jaro 1500 ili akiris baronan titolon kun alnomo "Frei- und Pannerhern von Hultschin und Guttenland" (aloda senjoro kaj barono el Hlučín kaj Dobrá Zemice)).[1] Nuntempe la familio havas sidejon en burgo Kreuzenstein en Aŭstrio.
Historio
- 1612 Jan pli aĝa Wilczek pagis al sekvantoj de Kryštof Bzenec 22 400 florenojn kaj fariĝis senjoro kaj tenanto de klimkovica senjorujo. La familio tenis la senjorujon plenajn 323 jarojn ĝis la unua parcela reformo post la jaro 1920.
- 1630 heřmanican bienon aĉetis Mikuláš pli aĝa Wilczek, posedanto de grandkunĉica senjorujo ĉe Teŝino
- 1702 Jindřich Vilém Wilczek aĉetis de velehrada monaĥejo velkopoloman bienon. En la posedaĵo de grafoj Wilczek ĝi restis ĝis la jaro 1924.
- 1713 Jindřich Vilém Wilczek avancita en staton de regnaj grafoj.
- 1714 transiris en posedaĵon de Jindřich Vilém (li estis i.r. kortega konsilanto kaj generalo feldmarŝalo) Sileziaostrava ŝtona kastelo komune kun la senjorujo, kiu restis komune kun grandbieno en la manoj de tiu ĉi familio ĝis la jaro 1945.
- 1737 kreis Jindřich Vilém dua fideikomisojn (naskokonfidujoj). La unua Klimkovice, Velká Polom, Poruba, Dolní Polanka, Pola Ostrava, Heřmanice, Hrušov, Michálkovice, Muglinov, Kunčičky, Vrbice kaj parto de Radvanice kaj la dua, kiu situis en vroclava princlando.
- 1787 komencis František Josef grafo Wilczek regulan minadon de karbo en Pola Ostrava.
- 1860 aĉetis dobroslavican senjorujon (vilaĝoj Dobroslavice, Jilešovice, Děhylov, Plesná kaj Pustkovec) sekreta imperiestra konsilanto Jan Nepomuk Wilczek. La familio Wilczek proprumis Dobroslavice-on ĝis la jaro 1945.
- 1920 unua parcela reformo
- 1945 konfiskado de la posedaĵo de la familio Wilczek
Referencoj
- ↑ Mariusz Makowski, Šlechtická sídla na Těšínském Slezsku, Muzeum Slaska Cieszynskiego w Cieczynie, 2005
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.