Elektodistrikto Wil
Blazono de la distrikto Wil
Turo de Wil (sur unu el la ŝtupoj de la turo estas gravurita la nomo de Esperanto-Klubo Wil, kiu subtenis la konstruon de la turo finance
Mapo de la distrikto Wil
Kantono Sankt-Galo
ĈeflokoWil
Koordinatoj 47° 28′ N  3′ O / 47.467 °N, 9.050 °O / 47.467; 9.050 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ N  3′ O / 47.467 °N, 9.050 °O / 47.467; 9.050 (mapo)
Areo145,29 km²
Loĝantardenseco487,5 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1728

La Elektodistrikto Wil estas administra unuo de la Kantono Sankt-Galo en Svislando. Ĝi estis fondita post la akcepto de la nova kantona konstitucio en la 10-an de junio 2001.

Geografio

La elektodistrikto Wil konsistas el la du iamaj distriktoj Wil kaj Suba Togenburgo sen la komunumoj Ganterschwil kaj Mogelsberg, kiuj hodiaŭ apartenas al la elektodistrikto Togenburgo.

La elektodistrikto Wil kovras areon de 145.29 km² kaj havis 69006 loĝantojn la 31-an de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 70821 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Trafiko

De oriento al okcidento tra la distrikto Wil pasas la svisa aŭtovojo A1 kaj la grava fervojlinio de Sankt-Galo al Zuriko. De nordo al sudo pasas fervojlinio de Konstanco al Nesslau. Ekzistis iam planoj, ke la fervojo de Nesslau trans Wildhaus-Pasejo konektu Konstancon kun Koiro kaj eĉ trans Splugo kun Italio. Tiuj planoj tamen neniam realiĝis.

Komunumoj de la elektodistrikto Wil

Al la elektodistrikto Wil apartenas la sekvantaj 10 komunumoj, el kiuj la ĉefurbo Wil estas la plej granda (stato 2013):

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
DegersheimDegersheim390514.483401
FlawilFlawil987611.513402
JonschwilJonschwil345210.993405
NiederbürenNiederbüren141615.923422
NiederhelfenschwilNiederhelfenschwil284016.343423
OberbürenOberbüren4127}17.713424
OberuzwilOberuzwil579514.113407
UzwilUzwil1253814.493408
WilWil2282320.783425
ZuzwilZuzwil45998.963426
Totale 1170821145,29 1728

Iamaj komunumoj de la elektodistrikto Wil

Kun efiko de la 1-a de januaro 2013 la iama komunumo Bronschhofen estis integrita al la urbo Wil.

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
BronschhofenBronschhofen (nun apartenas al Wil)453913.163421
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.