Wiktor Zin | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de septembro 1925 en Hrubieszów |
Morto | 17-an de majo 2007 (81-jaraĝa) en Rzeszów |
Tombo | Tombejo Rakowicki en Krakovo |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | AGH Universitato de Scienco kaj Teknologio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • universitata instruisto • preservationist |
Wiktor ZIN (naskiĝis la 14-an de septembro 1925 en Hrubieszów, mortis la 17-an de majo 2007 en Rzeszów) estis pola arkitekto kaj desegnisto, profesoro de Krakova Politekniko je la nomo de Tadeusz Kościuszko, ĝenerala konservisto de historiaĵoj (1977–1981), prezidanto de la Societo de Ŝatantoj de la Historio kaj la Antikvaĵoj de Krakovo; populariganto de scio pri historio de la pola arto, felietonisto, aŭtoro de televida programo Piórkiem i węglem (Plume kaj lignokarbe).
Sciencaj verkoj
Ĉirkaŭ 50 disertaĵoj kaj libroj
- Geneza, rozwój i typy attyki polskiej (Deveno, evoluo kaj tipoj de la pola atiko) (doktoriĝo de 1952 kun honora mencio)
- Kościoły Lubelszczyzny na przykładzie badań kościoła w Uchaniach (Preĝejoj de Lublina Provinco ekzemple de esploroj de la preĝejo en Uchanie) (habilitiĝo 1956)
- Słownik krajobrazu polskiego (Vortaro de la pola pejzaĝo)
- redaktoro de trivoluma verko Konserwacja zabytków w Polsce (Konservado de historiaj antikvaĵoj en Pollando)
- Artykuły i rozprawy dotyczące wczesnośredniowiecznego Krakowa (Artikoloj kaj disertaĵoj pri frumezepoka Krakovo) (1965)
- monografio de Nowy Targ kaj de la vilao de Decjusz en Wola Justowska en Krakovo
Libroj
- Piękno nie dostrzegane (Belo ne rimarkata), Wydawnictwo Arkady 1970 r. (ciklo "Plume kaj lignokarbe")
- Piękno potężne (Belo potenca), Wydawnictwo Arkady 1972 r. (ciklo "Plume kaj lignokarbe")
- Piękno utracone (Belo perdita), Wydawnictwo Arkady 1974 r. (ciklo "Plume kaj lignokarbe")
- Półgłosem i ciszą (Duonvoĉe kaj persilente, Państwowy Instytut Wydawniczy, 1998, ISBN 83-06-02650-0
- Opowiadania najkrótsze o ludziach nader różnych (Rakontoj plejkurtaj pri homoj sufiĉe diversaj), WZ-Film, 2004, ISBN 83-920951-0-3
- Opowieści o polskich kapliczkach. Piórkiem i węglem (Rakontoj pri polaj kapeloj. Plume kaj lignokarbe), Fundacja dla UJ, 2004, ISBN 83-920951-1-1
- Krajobrazy Podkarpacia (Pejzaĝoj de Antaŭkarpatio), WSIiZ, 2004, ISBN 83-87658-45-6
- Narodziny krajobrazu kulturowego (Naskiĝo de kultura pejzaĝo), WSIiZ, 2005, ISBN 83-87658-77-4
Eksteraj ligiloj
- Oficiala paĝo pri Wiktor Zin Arkivigite je 2014-01-04 per la retarkivo Wayback Machine
This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.