Widnau
Blazono de Widnau
Preĝejo de Widnau
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
DistriktoElektodistrikto Rejnvalo
Geografia situo CH1903: 765656 / 252225 (mapo)47.49.6333333333333Koordinatoj: 47° 24′ N,  38′ O; CH1903: 765656 / 252225 (mapo)
Nombro de loĝantoj8293
Areo4,20 km²
Alteco405 m super marnivelo
Poŝtkodo9443
Komunumkodo{{{kodo}}}
Mapo de Densbüren

Widnau (prononcu Vidnaŭ) estas komunumo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 8 293 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Widnau situas en la Suba Rejnvalo ĉe la bordo de la rivero Rejno, kiu formas la landlimon inter Svislando kaj Aŭstrio. Parto de la municipo Heerbrugg apartenas ankaŭ al la komunumo Widnau. La najbaraj komunumoj de Widnaŭ en Svislando estas Au-Heerbrugg en nordo, Balgach en oriento kaj Diepoldsau en sudo. Meze tra la komunumo fluas la Rheintaler Binnenkanal, kanalo, kiu fluas paralele al Rejno je ĝia orienta flanko en Svislando.

Trafiko

Wiesenrainponto inter Lustenau (Aŭstrio) kaj Widnau (Svislando)

De la stacidomo Heerbrugg, kiu situas sur la teritorio de la najbara komunumo Au-Heerbrugg, Widnau facile atingeblas per lokaj aŭtobusoj. La komunumo ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A13, kiu konektas Sankt-Margreto kun Sargans.

Ekonomio

Komence de la 20-a jarcento en Widnau floris la brodadindustrio. en la 1920-aj jaroj la brodado tamen spertis grandan krizon. La sekvo estis senlaboreco kaj formigro. Per la malfermo de la viskozo-fabriko en la jaro 1924 estiĝis tamen alternativo al la brodado. Nuntempe Widnau estas la sidejo de multnobraj etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj ankaŭ pro sia landlima situo meze en prospera regiono allogas ĉiam novajn firmaojn.

Historio

La komunumo Widnau estiĝis nur en la 1-an de julio 1883 per sendependiĝo de la komunumo Diepoldsau. Widnau estis la lasta nova komunumo en Kantono Sankt-Galdo, kiu estiĝis per sendependiĝo de alia komunumo. Nuntempe la tendenco en Kantono Sankt-Galo estas kuningi kumunumojn al pli grandaj novaj komunumoj kaj urboj.

Bildaro

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.