Municipo Westerwolde | ||
---|---|---|
|
| |
Flago de la municipo Westerwolde | Blazono de municipo Westerwolde | |
nederlanda municipo | ||
Provinco | Groningo | |
Urbestro | Jaap Velema | |
Ĉefloko | Sellingen/Wedde | |
Areo - Tero - Akvo |
280,63 km² 267,01 km² 4,62 km² | |
Loĝantaro - Loĝdenso |
26215 (2021) 89 loĝ./km² | |
Geografia situo | 53° 2′ N, 7° 9′ O (mapo)53.0280555555567.1444444444444Koordinatoj: 53° 2′ N, 7° 9′ O (mapo) | |
| ||
Gravaj trafikaj arterioj | N366, N368 | |
CBS-municipokodo | 1950 | |
Oficiala retejo | https://www.westerwolde.nl/ | |
Westerwolde (53° 02′ N; 07° 08′ E Mapo) estas municipo en la provinco Groningo Nederlando. Ĝi konsistas el la antaŭaj municipoj Bellingwedde kaj Vlagtwedde. La du municipoj kunfandiĝis je la 1-a de januaro 2018. Laŭ stato de la jaro 2021, en la municipo vivis 26 215 loĝantoj sur areo de 280,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 93 loĝantoj/km². Westerwolde situas en la ekstrema oriento de Nederlando, rekte ĉe la limo al Germanio. La orienta najbara komunumo estas Haren (Emso) en la federacia lando Malsupra Saksio, kaj la senpere proksima loĝloko nomiĝas Rütenbrock en la komunumo Haren (Emso). La limo estas kiel ĉie inter Nederlando kaj Germanio, tre tralasema, kaj ekzistas multaj german-nederlandaj familio, kiuj loĝas en unu flanko de la limo, donas siajn infanojn al infanĝardenoj aŭ elementaj lernejoj de la alia flanko, aŭ laboras aliflanke de la limo. Iom konata ekzemplo de tio estas la germana olimpika skermistino Claudia Bokel, kiu kreskis en la parto Ter Apel de Westerwolde kaj havas duan nederlandan pasporton, sed frekventis infanĝardenon kaj elementan lernejon en Rütenbrock.
Subdivido
La municipo Westerwolde enhavas la sekvajn vilaĝojn:
(Vlagtwedde)
Abeltjeshuis, Bakovensmee, Barnflair, Borgertange, Borgerveld, Bourtange, Burgemeester Beinsdorp, De Bruil, Ellersinghuizen, Hanetange, Harpel, Hasseberg, Hebrecht, 't Heem, Jipsingboermussel, Jipsingboertange, Jipsinghuizen, Lammerweg, Laude, Lauderbeetse, Laudermarke, Lauderzwarteveen, Leemdobben, Maten, Munnekemoer, Over de Dijk, Overdiep, Pallert, Plaggenborg, Poldert, Renneborg, Rhederveld, Rijsdam, Roelage, 't Schot, Sellingen, Sellingerbeetse, Sellingerzwarteveen, Slegge, Stakenborg, Stobben, Ter Apel, Ter Apelkanaal, Ter Borg, Ter Haar, Ter Walslage, Ter Wisch, Veele, Veerste Veldhuis, Vlagtwedde Vlagtwedder-Barlage, Vlagtwedder-Veldhuis, Weende, Weenderveld, Weite, Wessingtange, Wollingboermarke, Wollinghuizen, Zandberg (parte), Zuidveld.
(Bellingwedde)
Bellingwolde, Blijham, Oudeschans, Veelerveen, Vriescheloo, Wedde, Klein-Ulsda, Rhederbrug, Rhederveld, Wedderveer.
Eksteraj ligiloj
Galerio
- la suda muro de la monaĥejo Ter Apel
- maldekstre alea vojo, dekstre kanalo inter Haren (DE) kaj Westerwolde (NL): per ŝipo same bone eblas voji inter ambaŭ kiom peraŭte aŭ bicikle
- tradicia hotelo en la loĝloko Ter Apel
- muelejo "de Spinnenkop" en la loĝloko Wedderveer
Provinco Groningo | |
---|---|
Eemsdelta | Groningo | Het Hogeland | Midden-Groningen | Oldambt | Pekela | Stadskanaal | Veendam | Westerkwartier | Westerwolde | |
Nederlando | Provincoj | Municipoj |