Westerplatte
Duoninsulo
duoninsulo [+]

LandoPollando


Westerplatte (Pollando)
Westerplatte (Pollando)
DEC
Westerplatte
Westerplatte
Vikimedia Komunejo:  Westerplatte [+]
Vido al Morta Vistulo, en fono monumento

Westerplatte estas pola duoninsulo elkuranta el ĉeflando en Baltan maron. En ĝia senpera najbareco troviĝas urbo Gdańsk.

Historio

En la jaroj 1926–1939 eksklavo de Dua Pola Respubliko ene de la teritorio de Libera Urbo Dancigo, kun konstruita militista transŝarĝejo. Per atako kontraŭ ĝi la 1-an de septembro 1939 iĝis simbolo de la eksplodo de la dua mondmilito. Kvankam germanoj havis superforton, nome kaj per nombro de soldatoj, kaj per materia, kapablis la pola defendantoj sukcese rezisti al ili dum tutaj sep tagoj. Sed poste ilia komandanto decidiĝis kapitulaci. Por memoro de tiuj ĉi defendantoj, kiuj estas en Pollando aprezataj pro sia kuraĝemo, estis en la jaro 1966 en Westerplatte konstruita monumento. Altaj politikaj reprezentantoj regule rememorigas apud ĝi la komencon, sed ankaŭ finon de la dua mondmilito en Eŭropo.

Rilataj artikoloj

Westerplatte en kulturo

Eksteraj ligiloj

Historio de Westerplatte (paĝo de Muzeo de la Dua Mondmilito en Gdańsk)

This article is issued from Wikipedia. The text is licensed under Creative Commons - Attribution - Sharealike. Additional terms may apply for the media files.